Turklingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la turka lingvo
(Alidirektita el Turka vikipedio)
La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 6-an de junio 2023 ĝi enhavas 524 493 artikolojn.
Turklingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | tr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | turka |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 6-a de junio 2023 | |
Artikolnombro | 524 493 |
Profundeco | 165.1 |
Paĝoj | 2 463 717 |
Redaktoj | 29 755 020 |
Uzantoj | 1 502 657 |
Aktivaj uzantoj | 3 225 |
Administrantoj | 19 |
Dosieroj | 39 016 |
ForbaroRedakti
Ekde la 29a de Aprilo 2017 ĝis la 15a de Januaro 2020 la registaro de Turkio forbaris aliron de Turkio al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio.[1]
ReferencojRedakti
- ↑ "Wikipedia ban to be lifted after top court ruling issued", Daily News, 2020-01-15. Kontrolita 2020-01-17. (angle)