Turkestano

regiono en centra Azio
Tiu ĉi artikolo temas pri la regionego Turkestano en Centra Azio. Pri la urbo Turkistano de Kazaĥio vidu apartan artikolon.

TurkestanoTurkestana regiono estas historia geografia regiono en Centra Azio kun signifa populacio de tjurkaj popoloj. La teritorio ampleksis proksimume 2,5 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj etendiĝis de la Kaspia Maro okcidente ĝis la dezerto Gobio oriente. La areo apartenas al sep nuntempaj ŝtatoj.

Turkestano
(Lando de la Tjurkoj)
Regiono
Oficiala nomo: ترکستان (perse)
Areo 2 500 000 km² (250 000 000 ha)
la areo de la historia Turkestano kun nunaj ŝtataj limoj
la areo de la historia Turkestano kun nunaj ŝtataj limoj
la areo de la historia Turkestano kun nunaj ŝtataj limoj
Vikimedia Komunejo: Turkestan

Divido redakti

Turkestano nuntempe kutime dividiĝas en tri areojn:

  1. La okcidenta Turkestano (ankaŭ nomata "Rusia Turkestano" aŭ "Sovetunia Mezazio") konsistas el la suda parto de Kazaĥio kaj el Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Foje ankaŭ kunkalkuliĝas la areo de la eksa rusia ĝenerala gubernio "Stepo", do norda kaj okcidenta Kazaĥio, sen la protektoratoj Ĥiva kaj Buĥara.
  2. La orienta Turkestano (ankaŭ nomata "Ĉina Turkestano") origine limiĝis al la sudokcidenta parto de la Ujgura Aŭtonoma Teritorio (Ŝinĝango), sed intertempe celas la tutan teritorion. Ujguraj separatistoj tiun parton ankaŭ ofte nomas Ujgurio (aŭ Ujghuristan, do "lando de la ujguroj).
  3. La norda parto de la nuna Afganio nuntempe inter la parolantoj de tjurkaj lingvoj ofte nomatas "suda Turkestano". Tiu teritorio origine ekestis el la sudaj partoj de la turkestanaj emirlandoj Buĥaro kaj Kokando. Tiuj inter la jaroj 1886 kaj 1893 doniĝis de Turkestano al Persio. Tial en la 19-a jarocento tiu regiono ankaŭ ofte nomatis "Persa Turkestano". Post la ŝtata sendependiĝo de Afganio tiuj areoj apartenis al tiu ŝtato kaj la nomo Persa Turkestano ne plu uziĝis. Kontraste al la aliaj partoj de Turkestano, en tiu regiono tjurkaj etnoj ekvivis pli malfrue.
 
Turkestano ĉirkaŭ 1900