Malfermi la ĉefan menuon

Turklingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la turka lingvo

La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 15-an de decembro 2019 ĝi enhavas 336 832 artikolojn.

Turklingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-tr.svg
Retadreso tr.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo turka
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 09/12/2019
Artikolnombro 336 832
Profundeco 202
Paĝoj 1 691 560
Redaktoj 21 128 048
Uzantoj 1 051 338
Aktivaj uzantoj 748
Administrantoj 23
Dosieroj 33 042
Information icon.svg
vdr

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti