Turkmena Soveta Socialisma Respubliko

(Alidirektita el Turkmena SSR)

La Turkmena Soveta Socialisma Respubliko, mallonge SSR de Turkmenio (en la turkmena: Түркменистан Совет Социалистик Республикасы Türkmenistan Sowet Sotsialistik Respublikasy ) estis la nomo de la nuna Turkmenio kiam ĝi estis unu el la 15 respublikoj de Sovetunio.

Turkmena Soveta Socialisma Respubliko
27-a de oktobro 1924 – 27-a de oktobro 1991

Respublikoj de Sovetunio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
3 522 700
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Flago de Turkmena Soveta Socialisma Respubliko.

Historio redakti

Post la Rusa Revolucio de 1917, Aŝgabato konvertiĝis je bazo de la kontraŭ-bolŝevika agado, pro tio ĝi estis atakata de la sovetoj de Taŝkento. La britaj trupoj okupis Aŝgabaton kaj la sudon de Turkmenio ĝis 1919, kaj post la brita rejdo, Turkmenio fariĝis la turkmena oblasto de la ASSR de Turkestano ene de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko la 7-an de aŭgusto 1921. La 13-an de majo 1925, Turkmenio disiĝis de Rusio kaj fariĝis SSR de Turkmenio ene de Sovetunio. En tiu ĉi epoko oni fiksis la modernajn landlimojn de la nuna Turkmenio. Ĝi ŝanĝis sian nomon al Respubliko Turkmenio la 27-an de oktobro 1991 kaj proklamis la sendependecon la 26-an de decembro 1991.

Koordinatoj: 37° 58′ N 58° 20′ O / 37.967 °N, 58.333 °O / 37.967; 58.333 (mapo)