Turko estas mekanika maŝino, praktikata en la 18-a kaj la 19-a jarcento, kiam ĝiaj posedantoj prezentis ĝin kiel ŝakan aŭtomaton, sed fakte ĝi estis tre tralaborita mistifikaĵo. La mekanismon konstruis en la jaro 1771 aŭstra inventisto Wolfgang von Kempelen kaj li prezentis ĝin al publiko ankoraŭ la saman jaron en kastelo Schönbrunn dum ĉeesto de Maria Teresia. La maŝino kapablis ludi bonan ŝakludon kontraŭ homa kontraŭludanto aŭ prezenti la t.n. promenon de ĉevalo - ŝaka problemo donanta al ludanto ĉirkaŭveturi per ĉevalo la tutan ŝaktabulon tiel, por ke ĉiun kampon li vizitu ĝuste nur unufoje.

Kuprogravuraĵo de Turko en libro de Karl Gottlieb von Windisch el la jaro 1783

Sian nomon Turko ĝi ricevis laŭ sia aspekto. Publike ĝi estis prezentita kiel aŭtomato, sed fakte temis pri mekanika aparato kaŝanta veran ŝakiston, kiu okaze de kontrolo de la interno de la ŝranko transŝovis sin el unu flanko al la alia. Li priregis Turkon dum la ludo, dum kio li estis informita pri la movoj helpe de magnetoj, kiujn li prilumis per kandelo. Turko ludis en multaj landoj de Eŭropo kaj Ameriko dum preskaŭ 84 jaroj, kaj li venkis super multaj siaj elvokintoj inkluzive de ŝtatuloj kiel Napoléon Bonaparte kaj Benjamin Franklin. Kvankam multe da homoj esprimis suspekton, ke interne estas kaŝita homo, publike la trompo estis klarigita nur en la jaro 1857 en usona periodaĵo The Chess Monthly. Tiutempe la maŝino jam ne plu ekzistis: en la jaro 1854 ĝi forbrulis dum incendio de muzeo en Filadelfio.