Turning Torso

Turning Torso (Turniĝanta Torso) estas 190 metrojn alta konstruaĵo kun 54 etaĝoj, inaŭgurita la 27-an de aŭgusto 2005 en Malmö, Svedio post kvarjara konstruado.

Turning Torso
19-07-12-Malmö-DJI 0765-Turning-Torso-RalfR.jpg
Situo
Geografia situo 55° 36′ 48″ N, 12° 58′ 35″ O (mapo)55.61333333333312.976388888889Koordinatoj: 55° 36′ 48″ N, 12° 58′ 35″ O (mapo)
Situo de Turning Torso
Map
Turning Torso
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Turning Torso, Antaŭ ĝia inaŭguro

Ĝi estas la plej alta loĝebla konstruaĵo en Svedio kaj la dua en Eŭropo, projektita de hispana arkitekto Santiago Calatrava por la sveda entrepreno HSB. Ĝiaj ĉefaj konstrumaterialoj estas ŝtalo, vitro kaj betono.

En tiu nuboskrapulo oni povas trovi oficejojn (sur 4.000 kvadrataj metroj) kaj 147 luksajn loĝejojn. El la pli altaj etaĝoj oni facile povas vidi la najbaran urbon, Kopenhagon.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti