La turnpordo tipe konsistas el tri aŭ kvar vertikalaj (plej ofte travideblaj) pordoplatoj, pendantaj kaj rotaciantaj ĉirkaŭ centra vertikala akso. La turnpordoj plibonigas energioefikecon de la konstruaĵo (pri hejtado resp. malvarmigo), samtempe la pordo permesas samtempan en- kaj eliron. Ekzistas mekanikaj aŭ aŭtomate (per sensiloj) funkciigitaj turnpordoj.

trunpordo kun duoniga divido

La turnpordon patentigis H. Bockhacker el Berlino en 1881, sed tiu patento ne estis eluzata. Theophilus Van Kannel patentigis tri-alan turnpordon en 1888. (Ĉe kvar-ala turnpordo la en- kaj elira sektoroj povas esti po kvarono de la cirklo, ĉe tri-ala nur sesono; do tri-alaj turnpordoj devas esti pli larĝaj.)

La plej tragika akcidento pro turnpordo okazis en 1942, ĉe nokta klubo Cocoanut Grove en Bostono, Massachusetts, Usono, kie mortis en incendio 503 homoj (Incendio de Cocoanut Grove). Ĝin kaŭzis la sola enireja turnpordo, kiun ne povis uzis la panikanta homamaso. Post la akcidento oni preskribis per leĝoj, ke la turnpordo devas esti frakasebla, kolapsigebla.

Turnpordoj estas ĝenerale nealireblaj por rulseĝuzantoj kaj ne estas uzeblaj de tiuj puŝantaj bebĉaretonaĉetĉareton. Tial, apud multaj el ĉi tiuj pordoj estas regula pordo. Esceptoj estas ekstralarĝaj turnpordoj (kun longaj flugiloj kaj kovrantaj larĝan etaĝan areon) kiuj estas movitaj per motoro.