Turo de Pakistano

turo en Lahoro, Panĝabio, Pakistano

La Turo de Pakistano (urdue مینارِ پاکستان, Minār-e-Pakistān) estas turo kiu situas en Lahoro, en provinco Panĝabio de Pakistano.[1] La turo estis konstruita inter 1960 kaj 1968 sur la ejo kie la Tuthindia Islama Ligo aprobis la Rezolucion de Lahoro (poste ankaŭ nomata «Rezolucio de Pakistano») la 23-an marto de 1940, t.e., la unua oficiala peto pri aparta kaj sendependa hejmlando por la islamanoj de Brita Hindio, sekvante la du-nacian teorion. La rezolucio poste kondukis al la estiĝo de la sendependa ŝtato Pakistano en 1947.[2][3]

Turo de Pakistano
urdue مینارِ پاکستان, Minār-e-Pakistān
Turo
La turo en Lahoro, fotita en 2021.
La turo en Lahoro, fotita en 2021.
La turo en Lahoro, fotita en 2021.
arkitektura strukturo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoLahoro
Koordinatoj31° 35′ 33″ N, 74° 18′ 34″ O (mapo)31.592574.30944Koordinatoj: 31° 35′ 33″ N, 74° 18′ 34″ O (mapo)

ArkitektoNasreddin Murat-Khan

Estiĝo21-a de oktobro 1968
Administrado
- situoParko Iqbal, Circular Road (Lahoro)

PublikoAlirebla por la publiko

Lingvojurdua, bengala, angla.

Turo de Pakistano (Panĝabo)
Turo de Pakistano (Panĝabo)
DEC
Turo de Pakistano
Turo de Pakistano
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Turo de Pakistano (Pakistano)
Turo de Pakistano (Pakistano)
DEC
Turo de Pakistano
Turo de Pakistano
Situo en Pakistano.

Map
Turo de Pakistano
Vikimedia Komunejo:  Minar-e-Pakistan [+]
vdr

La turo troviĝas meze de urba parko, nome Parko Iqbal.[4]

Desegno redakti

La turo reflektas miksaĵon de Mogola, islama kaj moderna arkitekturo.

Ĝi estis desegnita kaj kontrolita fare de Nasredin Murat-Ĥan, pakistana arĥitekto kaj civila inĝeniero kiu naskiĝis en Ruslando.[5] La minareto oferas panoraman vidon al vizitantoj, kiuj povas supreniri la turon per ŝtuparoj aŭ per lifto.

La tura bazo havas formon kiel floro. En la areo ĉirkaŭ la monumento oni trovas parkojn kaj florojn. La loko estas ofte uzita por politikaj kaj religiaj eventoj. Ĝi estas ankaŭ konata kiel la «Pakistana Turo de Libereco».

Strukturo redakti

 
La monumento staras sur plinto.

La bazo staras ĉ. 8 metrojn super la tero. La turoj altas ĉ. 62 metrojn super la bazo kaj la totala alto de la Minār estas ĉ. 70 metrojn super la tero. La malfermantaj petaloj de la flor-simila bazo estas altaj 9 metrojn. La diametro de la turo estas ĉ. 9,75 metrojn. La bazo estas konstruita el regularaj kaheloj kaj situas fronte de la Moskeo Badŝahi. Ĉi tiu bazo konsistas de kvar platformoj. Por simboli la humilan komencon de la lukto por la libereco de la lando, la unua platformo estas konstruita el krudaj ŝtonoj el Taksilo, dum la dua platformo estas farita el ŝtonoj laborataj per martelo, kaj la tria platformo estas farita el ĉizitaj ŝtonoj; la polurita blanka marmoro uzita por la kvara platformo prezentas, fine, la sukceson de la Pakistana Movado kaj la sendependigon.[6][7] La strukturo uzas la figuraĵon de kreskantaj lunoj kaj steloj, simboloj de la kulturo de Pakistano kiuj ankaŭ aperas en la Nacia Flago.[4]

la s-ro Muĥtar Masud, produktema verkisto kaj la tiama dua komisionestro de Lahoro, estis unu el la anoj de la Konstruada Komitato por la turo. La inĝeniero Mian Abdul Gani Mugal daŭrigis konstrui multajn aliajn monumentojn de Pakistano, inkluzive de la Stadiono Gadafi de Lahoro, la Urba Hospitalo de Guĝranvalo, Chand da Qila By-Pass de Guĝranvalo, Lorda Hotelo, kaj la kampuso de Guĝranvalo de la Universitato de Panĝabio.[mankas fonto]

Surskriboj redakti

Ĉe la bazo, troviĝas floraj surskriboj sur dek konverĝantaj memortabuloj el blanka marmoro. La surskriboj inkluzivas la tekston de la Rezolucio de Lahoro tradukita en la urduan, en la bengalan kaj en la anglan, kune kun la teksto de la Rezolucio de Delhio, kiu estis aprobita la 9-an aprilo 1946. Sur malsamaj memortabuloj, aperas versoj de la Korano kaj la 99 nomoj de Allaho skribitaj per araba kaligrafio. Aliaj gravaj surskriboj sur la monumento estas la Nacia Himno de Pakistano en la urdua kaj en la bengala, partoj de la paroladoj de Mahometo Ali Ĝinah en la urdua, la bengala kaj la angla, kaj kelkaj distikoj skribitaj de la nacia poeto Allama Ikbal.[6]

Konstruo redakti

La fundamenta ŝtono estis metita la 23-an de marto 1960. Konstruo prenis ok jarojn kaj kompletiĝis la 21-an de oktobro 1968 kun kosto de ĉ. 7 058 000 rupioj.[4] La mono estis kolektita per suplementa imposto en kinejoj kaj sur la biletoj por spekti eventojn de ĉevalkurado, laŭ propono de Aĥter Husain, la tiama guberniestro de Okcidenta Pakistano.[8]

Signifo redakti

Minār-e-Pakistān estas taksata kiel nacia emblemo de Pakistano[9] kaj esprimo de post-kolonia nacia identeco.

Rimarkindaj vizitoj kaj eventoj redakti

La 21-an de februaro 1999, la barata ĉefministro Atal Bihari Vaĝpaji fariĝis la unua barata ŝtatisto kiu vizitis la turon; fakte, la antaŭaj barataj ŝtataj vizitoj en Pakistano ne inkluzivis viziton al Lahoro.[10] La vizito de Vaĝpaji estis laŭdire rigardita kiel simila al la vizito de Richard Nixon al Ĉinio en terminoj de graveco.[11]

Minār-e-Pakistān servis kiel situo por nombro de amaskunvenoj.[12] La amaskunvenoj ofte kaŭzis difektojn al la ĉirkaŭa vegetaĵaro, laŭ sciigo de la Aŭtoritato pri Parkoj kaj Hortikulturo. En 2014, la registaro de Panĝabio decidis malpermesi ĉiujn politikan aŭ ne-politikajn grandajn renkontiĝojn.[13]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Address of Minar-e-Pakistan. Google Maps. Alirita 2013-09-23.
  2. Hundreds of men in Pakistan investigated over mass sexual assault on woman (angle). Guardian (2021-08-19). Alirita 2021-08-19.
  3. Pakistan: Outpouring of anger after woman assaulted by over 400 men (angle). Alirita 2021-08-18.
  4. 4,0 4,1 4,2 Khan, Ahmed Z. (2013-03-01). “On Design and Politics of Co-producing Public Space: The Long Marches and the Reincarnation of the 'Forecourt' of the Pakistani Nation”, International Journal of Islamic Architecture (en) 2 (1), p. 125–156. doi:10.1386/ijia.2.1.125_1. 
  5. Meral Murat Khan. "Remembrance: The man behind the masterpiece". (angle)
  6. 6,0 6,1 Jamal, Amna Nasir, "The Pakistan Day memorial", Dawn, 2002-03-23, paĝoj Dawn Young World. (angle)
  7. Minar-e-Pakistan gets major facelift (angle) (2016-10-30). Alirita 2022-03-26.
  8. Who Was The Man Behind Minar-e-Pakistan? (en-US) (2022-03-22). Arkivita el la originalo je 2023-01-23. Alirita 2022-03-23.
  9. Minahan, James. The Complete Guide to National Symbols and Emblems (angle). ABC-CLIO, p. 141.
  10. Raj Kumar Singh. Relations of NDA and UPA with Neighbours, p. 80–81.
  11. Wheeler, Nicholas J.. Trusting Enemies: Interpersonal Relationships in International Conflict (angle). Oxford University Press, p. 211.
  12. PTI to stage rally at Minar-e-Pakistan today (angle). The News International (2013-03-23).
  13. "City diary : Govt mulls banning public rallies at Minar-i-Pakistan", Dawn, 2014-11-25. (angle)

Literaturo redakti

  • Stato de homaj rajtoj en Pakistano (angle State of Human Rights in Pakistan). Pakistano, Homa-Rajta Komisiono de Pakistano, 2004.

Eksteraj ligiloj redakti