Turo de la Preĝejo de la Savinto (Teruel)

La Turo de la Preĝejo de la Savinto (El Salvador) de Teruelo estas konstruaĵo de la aragona mudeĥaro de Hispanio katalogita en 1986 kiel Monda heredaĵo de UNESKO.[1] Ĝi estis starigita dum la florado de la Regno de Aragono en la 14-a jarcento, kiam la islama loĝantaro restis en la urbo danke al la foruoj de Alfonso la 2-a de Aragono.

Turo de la Preĝejo de la Savinto
sonorilturo • nacia monumento de Hispanio [+]
Koordinatoj40° 20′ 31″ N, 1° 6′ 29″ U (mapo)40.342-1.10805Koordinatoj: 40° 20′ 31″ N, 1° 6′ 29″ U (mapo)

Estiĝo1911

Turo de la Preĝejo de la Savinto (Aragono)
Turo de la Preĝejo de la Savinto (Aragono)
DEC
Turo de la Preĝejo de la Savinto
Turo de la Preĝejo de la Savinto
Lokigo de Aragono en Hispanio

Map
Turo de la Preĝejo de la Savinto
Vikimedia Komunejo:  Tower of the Church of el Salvador, Teruel [+]
vdr
Turo de la Preĝejo de la Savinto al la strato de la Savinto.

Priskribo redakti

Ĝi staras super la strato Salvador (Savinto, respektive Kristo), kiu laŭlongas sub ĝi uzante la romparkon sur kiu ĝi staras, kaj kiu ebligas ke tiuj ties flankoj restu liberaj de apudaj konstruaĵoj, diference de la cetero de la bazo, kiu estas limigita inter loĝejoj. Ĝi estis konstruita ĉe la preĝejo de El Salvador (La Savinto). La simileco kun la Turo de la Preĝejo de Sankta Marteno estas evidenta.

 
Sebkaĵo.

La turo imitas la strukturon de la minareto de almohadoj kun du turoj kvadrataj samcentraj inter kiuj estas la ŝtuparoj. La interna turo havas tri etaĝojn surmetitajn kaj kovritajn per kruconervura volbo kaj sonorilĉambron kun rond- kaj romp-arkoj. En ties ornamaĵaro hegemonias la miksaliniaj arkoj, la sebka kaj la vitreca ceramiko montranta kolorojn kaj verdan kaj blankan, simbolaj por Islamo. Por la ascendo oni devas superi 122 ŝtupojn; sur la gipsokovritaj muroj oni povas observi grafitiojn de la epoko de la konstruado.

Post la fino de la masonado por restaŭrado, inter la jaroj 1991 kaj 1993, ĝi iĝis la unua mudeĥara turo vizitebla de la urbo Teruelo. Ties tri internaj ĉambroj, same kiel la sonorilĉambro kaj rigardejo, estas hejmo de la Centro de Interpretado de la Teruela Mudeĥara Arkitekturo.

 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. «Mudejar Architecture of Aragon» (angle). UNESCO Culture Sector. [1] Konsultita la 25an de Aprilo 2017.

Eksteraj ligiloj redakti