Turo ruĝa (Halle)

La Turo ruĝa (germane: Roter Turm) estas konata konstruaĵo sur la centra bazarplaco de Halle (Saale), Germanio. La sonorilturo nombriĝas inter la simboloj de la urbo.

Turo ruĝa
turo
Lando Germanio vd
Situo Halle (Saale)
Situo
Geografia situo 51° 28′ 58″ N, 11° 58′ 9″ O (mapo)51.482811.9692Koordinatoj: 51° 28′ 58″ N, 11° 58′ 9″ O (mapo)
Turo ruĝa (Saksio-Anhalto)
Turo ruĝa (Saksio-Anhalto)
DEC
Turo ruĝa
Turo ruĝa
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio
Situo de Turo ruĝa
Map
Turo ruĝa
vdr

Priskribo redakti

La 81 metrojn alta libere staranta kampanilo konstruitis inter 1418-1506. Sur la pinto troviĝas 246 pikiloj por malhelpi la alvenon de malbonaj fantomoj. Alikonstruo novgotikstila okazis en la 19-a jarcento. Post partaj detruoj en la Dua mondmilito ĝi restaŭritis en 1975/76 laŭ bildoj. Krome aldonitis ekstera galerio por ekspozicioj.

Profunda restaŭradlaboroj de 2006-09 revenigis la originalan staton.

Rolando kaj kariljono redakti

La nomo de la turo venas verŝajne de tribunaloj okazantaj ĉe la piedo de la turo. Figuro de Rolando, ofta simbolo de juĝadrajto, surloke jam estis en 1547.

La halle-a Rolando el shtono estas - inter la germanaj Rolandoj - la unusola sen kiraso, kvazaŭ civilulo. Ligna Rolando en Halle jam estas ekde la mezo de la 12-a jarcento. La nuna firguro estas kopiaĵo (1854) de figuro el bunta grejso farita en 1719 de la loka skulptisto J.G. Bürger. Ĝi restaŭritis en 2006.

Inter la horoj 8-a kaj 22-a aŭdeblas la plej granda kariljono de Eŭropo kun 81 bronzaj kampanoj pezantaj sume 46.500 kilogramojn. Inaŭguro ĝia estis en 1993 okaze de la Händel-festivalo. Fabrikitis ĝi en Apolda kaj Karlsruhe.

Eksteraj ligiloj redakti