Turoj de Serranos
La Turoj de Serranos (hispane Torres de Serranos) aŭ Pordo de Serranos (hispane Puerta de Serranos) estas unu el la dek du pordoj kiuj troviĝis laŭlonge de la malnova mezepoka urbomuro cirkaŭ Valencio, Hispanio.
Turoj de Serranos | |||
---|---|---|---|
Torres de Serranos | |||
Prezento | |||
Stilo | Gotika | ||
Tipo | Monumento | ||
Arkitekto | Pere Balaguer | ||
Dato de konstruo | 1392 | ||
Protekto | Historia monumento RI-51-0000969[1] | ||
Geografio | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Valencio | ||
Loko | Valencio | ||
Geografia situo | 39° 28′ 45″ N, 0° 22′ 33″ U (mapo)39.479293-0.375933Koordinatoj: 39° 28′ 45″ N, 0° 22′ 33″ U (mapo) | ||
| |||
| |||
Ĝi estas konsiderata unu el la plej reprezentaj konstruaĵoj de Valencio kaj estas unu el la plej bone konservitaj monumentoj de la urbo.
La turoj de Serranos estis konstruitaj en la 14-a jarcento, 1392, fare de Pere Balaguer. Ĝi estis la ĉefa enirejo al la urbo kaj ĝi estis origine konstruita por defenda celo. De 1586 ĝis 1887 la turoj estis uzataj kiel malliberejo por nobeloj.
BildgalerioRedakti
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Torres de Serranos en la angla Vikipedio.