Tutgermanismo

politika ideo pri laŭebla ŝtata unuigo de ĉiuj germanoj

Tutgermanismo - germane Pangermanismus - estas etne motivigita unuiga movado. En malvasta senco ĝi celas la plej eble intensan unuigon de ĉiuj germanoj ĝis kreo de germana malunueca ŝtata federacio aŭ unueca nacia ŝtato, kiu kovru ĉiujn regionojn en kiuj precipe loĝas germanoj. Ekzistinta jam en la mezepoko, en la 19-a jarcento la movado estis forta politika faktoro en multaj germanlingvaj ŝtatoj, aparte antaŭ la fondiĝo de la Germana Imperia Regno en 1871. Kontraŭe al la praktika realigo de tiu regno, la movado propagandis por "grandgermania solvo", do por divido de la imperio Aŭstrio-Hungario laŭ etnaj regionoj kaj por la unuigo de ĉiuj germanlingvaj ŝtatoj inkluzive de la germanlingva parto de la imperio Aŭstrio-Hungario al unueca regno, principe ankaŭ por integrigo de la germanlingvaj regionoj de Svislando. Ankaŭ post 1871 la subtenantoj de tutgermanismo subtenis tiun vizion de politika ŝtato en la limoj de Germanlingvio. Nur malgranda radikala parto el ili estis ekstremismaj naciistoj, kiuj strebis al ekspansiismo kaj al permilita grandigo de tiu teritorio: tiu ekstremisma parto kolektiĝis en la radikala organizaĵo Alldeutscher Verband.

la lingvoj de Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1937 (malhelverde     la precipaj vivregionoj de germanoj) - ne konsideriĝas la germanaj baltoj, kies vivregiono tiam estis norde ekster la mapaj limoj (mapo germanlingva)

En pli vasta senco la germanlingva termino Pangermanismus, en tiu senco en Esperanto nomebla tutĝermanismo, foje ankaŭ uziĝis por priskribo de komuna sento de ĉiuj etnanoj (aŭ ĉiuj denaskaj parolantoj) de ĝermanidaj lingvoj.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Frank Ludwig Schäfer: Juristische Germanistik: eine Geschichte der Wissenschaft vom einheimischen Privatrecht. (serio Juristische Abhandlungen, volumo 51). 2008, ISBN 978-3-465-03590-9, paĝo 291.

Vidu ankaŭ redakti