Tuthelenismo estas movado kies celo estis aŭ estas la kreado de "Granda Helena Ŝtato" konceptita kiel politika unuo, tio estas, ŝtato kiu kunigu ĉiujn landojn kiuj tute aŭ majoritate estas loĝataj de popoloj de greka lingvo kaj etno. Tiu ideo disvolviĝis el la 5-a jarcento a.K., kaj ne floris amase sed estis predikita de la malmultaj pensuloj kiuj restis optimismaj antaŭ la degradado de la greka kulturo kiu ekis dum la Grek-persaj militoj kaj kiu pintis dum la Peloponeza milito.

Historio redakti

Jam ekde la antikveco estis figuroj kiuj apogis la tuthelenan idealon, kiam estis ia sento de unueco antaŭ komunaj malamikoj, sed ĉiu regiono dependis de polis ofte militantaj inter si. Tiuj estis ekzemple Isokrato, Filipo la 2-a kaj Aleksandro la Granda.

Tiuj ideoj funkciis ankaŭ, parte, dum la epokoj de la Orienta Romia Imperio; sed post ties falo, en 1453, oni devis atendi ĝis komenco de la 19-a jarcento por ke la tuthelenismo estos rekonstituita formale. Tiam temas pri sekretaj societoj [hetairoj] kunformitaj de la grekoj kiuj estis subpremitaj de la Otomana Imperio.

En 1821, la grekoj ribeliĝis armili kontraŭ siaj subpremantoj ĝis finfine, en 1829, Grekio estis deklarita suverena regno. La tuthelenaj idealoj restis dum la lukto de liberigo kaj laŭlonge de la historio de la nova regno.

La tuthelenaj tendencoj pliiĝis denove el 1861 pro la aneksado de Tesalio kaj de la insuloj de la Ionia Maro. Dudek jarojn poste, estis aligita al la greka teritorio parton de Epiro. Kvankam la grek-turka milito de 1897 rezultis forta frapo por la tuthelenismo pro la totala malvenko de la grekoj, tiuj venkis en la milito de la Balkanoj de 19121913. Fine, ankaŭ la insulo Kreto ekformis parton de la regno Grekio.

Post la Dua Mondmilito, speciale sub la militista junto kiu enpoviĝis en Ateno en 1967, tuthelenismo iĝis sinonimo de la movado enosis (unueco). Tiu junto klopodis aneksigi Kipron al Grekio cele al la kreado de la menciita enosis. Kiel konsekvenco de tiuj manovroj, Turkio decidis invadi la insulon en 1974. La turka militistaro restis ekde tiam en la nordo de Kipro kaj el administracia vidpunkto, la insulo estis fakte dividita en du ŝtatoj.