Tutmonda Registro pri Maraj Specioj

La Tutmonda Registro pri Maraj Specioj (angle World Register of Marine Species; mallongigo : WoRMS) estas datumbazo kiu celas provizi per aŭtoritata kaj kompleta listo de nomoj de maraj organismoj[1]. La registrado kaj posta reviziado estas realigita far sciencaj specialistoj por ĉiu grupo de organismoj. Tiuj taksonomiistoj kontrolas la kvaliton de la informoj kiuj estas kolektitaj ekde pluraj regionaj kaj taksono-specifaj datumbazoj. WoRMS retenas validajn nomojn pri ĉiuj maraj organismoj, sed ankaŭ provizas per informoj pri sinonimoj kaj nevalidaj nomoj. Estos daŭra tasko revizii la registraĵojn, ĉar konstante novaj specioj estas malkovritaj kaj priskribitaj far sciencistoj . Plie la nomenklaturo kaj taksonomio de la konataj specioj ekzistantaj ofte estas korektita kaj ŝanĝita kiam nova esploro estas publikigita.

Tutmonda Registro pri Maraj Specioj
emblemo
organizaĵo • global species database • taksonomia datenbanko • projekto • interreta datenbanko
Komenco 2008
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Ostendo, Belgio
Retejo Oficiala retejo
vdr

WoRMS estis fundita en 2008. Ĝia fonduso ĝi ĉefe dankas al Eŭropa Unio kaj ĝi estas gastigita de la Flandra Instituto pri la Maro en Ostendo, Belgujo. WoRMS establis formalajn rilatojn kun pluraj aliaj biodiverseco-projektoj, inkluzive de la Tutmonda Sistemo pri Biodiverseca Informado (Global Biodiversity Information Facility) kaj la Enciklopedio de la Vivo (Encyclopedia of Life).

En 2008, WoRMS konstatis ke ĝi deziris havi ĝisdatigitan registraĵon de ĉiuj maraj specioj en 2010, la jaro en kiu la Nombrado de Mara Vivo ( angle : Census of Marine Life ) estis kompletigita [2].

En majo de 2012, WoRMS ampleksis listojn por 213 001 validaj maraj specioj, el kiuj 193 289 estis kontrolitaj. La celo estas havi listojn por ĉiuj el la proksimume 240 000 maraj specioj [3].

Referencoj redakti

  1. angle Towards a World Register of Marine Species. World Register of Marine Species. Alirita 2009-02-16.
  2. angle Catherine Brahic. "How many species live in the sea?", New Scientist, 2008-06-25.
  3. angle WoRMS - World Register of Marine Species. World Register of Marine Species. Alirita 2011-11-20.

Eksteraj ligiloj redakti