Tutmonda semkripto en Svalbard

La Tutmonda semkripto en Svalbard (norvege: globalt sikkerhetshvelv for frø på Svalbard, angle: Svalbard Global Seed Vault) estas projekto por konservi sur la insulo Svalbard en la Norda Atlantiko ekde la jaro 2007 semojn de kiel eble plej multe da kulturplantoj.

Tutmonda semkripto en Svalbard
Svalbard globale frøhvelv
seed vault • arkitektura strukturo • subterejo
Komenco 19-a de junio 2006 vd
Geografia situo 78° 14′ 9″ N, 15° 29′ 29″ O (mapo)78.23586666666715.491372222222Koordinatoj: 78° 14′ 9″ N, 15° 29′ 29″ O (mapo)
Lando(j) Norvegio vd
Situo Longyearbyen
Tutmonda semkripto en Svalbard (Svalbard kaj Jan Mayen)
Tutmonda semkripto en Svalbard (Svalbard kaj Jan Mayen)
DEC
Tutmonda semkripto en Svalbard
Tutmonda semkripto en Svalbard
Lokigo de Svalbard kaj Jan Mayen en Norvegio
Map
Tutmonda semkripto en Svalbard
Posedata de Ministry of Agriculture and Food vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Enirejo de la semkripto
La kelo kie oni konservas la semojn

Ĝi celas konservi speciojn, kiuj estas aŭ eble estos endanĝerataj pro naturaj katastrofoj (kiel klimatŝanĝiĝo) aŭ aliaj eventoj (nuklea akcidento, transiro de genoj el genetike modifitaj plantoj ktp.).

Ĝis nun ekzistis pluraj tiaj semarkivejoj, sed multaj el ili troviĝas en politike nestabilaj landoj.

La “Svalbard Global Seed Vault”, Svalbarda Tutmonda Semo-Kelo estis inaŭgurita de la norvega ĉefministro Jens Stoltenberg mardon 26-an de februaro 2008. La grandega loko enloĝigos semojn de manĝeblaj plantoj el la tuta mondo. La ĉefministro Stoltenberg, kune kun la afrika ekologiistino Wangari Maathai, kiu ricevis la Nobel-premio pri paco, li metis la unuajn semojn en la kelon. La prezidento de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, kaj amaso da eminentuloj kaj agrikulturaj fakuloj de ĉiuj partoj de la terglobo deponis semojn dum la ceremonio. Diversaj norvegaj muzikistoj kaj korusoj ankaŭ faris koncerton dum la solena malfermo okazigita 130 metrojn en la profundo de la glaciiĝinta montaro.

Konstruita apud la vilaĝo Longyearbyen sur la insulo Spitsbergen, la kelo ĉe ĝia iniciato enhavis 268 000 specojn de diversaj semoj—kiuj ĉiuj devenas el malsamaj bienoj aŭ kampoj en la mondo. Ĉiu speco povas enhavi centojn da semoj aŭ eĉ pli. La liveraĵoj de semoj sekurigitaj en la kelo pezis proksimume 10 tunojn, kaj plenigis 676 skatolojn. La malfermo de la semkripto estas parto de senprecedenta peno por protekti la planedan rapide malgrandiĝantan biologian diversecon. La diverseco de niaj kultivaĵoj estas havenda por manĝaĵoproduktado. Ĉi tiu “ne sukcessekura” servo, fosita en la profundon de la glaciiĝinta roko de arkta monto, sekurigos dum jarcentoj, aŭ pli longe, centmilionojn da semoj reprezentantaj ĉiun gravan varion de kultivaĵo haveblan en la mondo hodiaŭ. La kripto ankaŭ protektos kontraŭ la ĉiutaga perdo de diverseco, kaj ĝi ankaŭ povus fariĝi en la estonteco nemalhavebla por rekomenci agrikulturan produktadon ĉe regiona aŭ tutmonda nivelo sekve de natura aŭ homfarita katastrofo.

Entute, semoj de preskaŭ ĉiu lando en la mondo alvenis al Svalbard antaŭ la malfermo. La Tutmonda semkripto en Svalbard konsistas el tri grandegaj kavernoj fositaj je profundeco de 130 metroj en la multjare frostiĝinta tero. La servo estas destinita por enmagazenigi duplikatojn de semoj de ĉiu angulo de la mondo. Kun la kapacito konservi 4,5 milionoj da specoj, la semkripto estas posedaĵo de Norvegio, kiu ankaŭ financis la tutan projekton.

Global Crop Diversity Trust redakti

La fondaĵo Global Crop Diversity Trust (GCDT) ludis esencan rolon en la planado de la semkripto kaj kunordigas kune kun la Nordic Genetic Resource Center la ekspedadon de novaj semoj al la kripto. Tiu ĉi fondaĵo grandparte provizas la jarajn funkciigajn enspezojn kaj kreis tiucele dotajn fondusojn, dum la norvega registaro plu-financados la ejon mem. Kun la subteno de interalie la Bill & Melinda Gates Foundation, la GCDT asistas elektitajn konservejojn de genoj en la tuta mondo samkiel internaciajn agrikulturajn studejoj sendi semojn al la norvega kripto. Internacia konsilaro estas kreita por helpi; ĝi inkluzivos reprezentantojn de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, la CGIAR kaj de la International Treaty on Plant Genetic Resources.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti