Tutmondaj Voĉoj (angle Global Voices) estas internacia, plejparte volontulara komunumo de pli ol 1400 verkistoj, analizistoj, blogantoj, retaj aktivuloj kaj tradukistoj. kiuj raportas kaj tradukas en multaj lingvoj, interalie en Esperanto (Global Voices - Esperanto), pri tio kio aperas en la civitana amaskomunikilaro tutmonde.

Tutmondaj Voĉoj
Global Voices
emblemo
Retejo Tutmondaj Voĉoj en retumilo Brave
Retejo Tutmondaj Voĉoj en retumilo Brave
neprofitcela organizaĵone-registara organizaĵo
Komenco 2004 vd
Geografia situo 52° 23′ 8″ N, 4° 50′ 36″ O (mapo)52.38554.8433Koordinatoj: 52° 23′ 8″ N, 4° 50′ 36″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Global Voices (Nederlando)
Global Voices (Nederlando)
DEC
Global Voices
Global Voices
Map
Tutmondaj Voĉoj
Agareo

monda

Fondinto(j) Ethan Zuckerman • Rebecca MacKinnon vd
Lingvoj

45 lingvoj

Retejo https://globalvoices.org/
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Tutmondaj Voĉoj

Tutmondaj Voĉoj estas unu el la plej influriĉaj projektoj de civitanaj amaskomunikilaroj en la mondo[1]. Ĝi estas ne-profitcela projekto komencita ĉe la Berkman Center for Internet and Society ĉe Harvard Law School kiu ekestis el renkontiĝo de internaciaj blogantoj okazinta en decembro 2004. La organizaĵo estis fondita de Ethan Zuckerman kaj Rebecca MacKinnon. En 2008 ĝi fariĝis sendependa ne-profitcela organizaĵo kun sidejo en Amsterdamo, Nederlando.

En 2006 Tutmondaj Voĉoj ricevis la Grandan Premion Kavaliro-Batten pro sia kontribuo al novigo en ĵurnalismo.[2]

Tutmondaj Voĉoj ankaŭ ricevis rekonon en 2009 de la Universitato de Anvil de Denver en formo de la Libereca premio por la kontribuo al ĵurnalismo kaj demokratio.[3]

Tutmondaj Voĉoj okazigis sian dekan datrevenon en 2015 ĉe la Pintokunveno de Civitanaj Informiloj en Cebuo, la Filipinoj.

Diversaj organizaĵoj, inkluzive de la agentejo Reuters, Ford Fondaĵo, Fundumo HIVOS, ekde la komenco donis subtenon al Tutmondaj Voĉoj en formo de stipendioj, premioj kaj partnerecoj.

Celoj redakti

Kiam Tutmondaj Voĉoj ekestis, ĝiaj celoj estis unualoke ebligi kaj sinpovigi komunumon de "pontaj blogantoj" kiuj "povas fari ponton inter du lingvoj aŭ du kulturoj."[4] Ĝia dua celo estas evoluigi ilojn kaj rimedojn por fari la unuan celon pli efika.

La plej bona maniero por aŭdigi la voĉon de subreprezentitaj komunumoj ofte estas konstati ke la tradiciaj amaskomunikiloj transprenas la informojn. Tutmondaj Voĉoj bonvenigas do ajnan transprenon de ĝiaj artikoloj kaj vidas partnerecon kiel aldona fonto de la tradicia gazetaro, prefere al ludi opozician rolon.

La organizo deklaras ke nun ĝiaj celoj estas la jenaj:

  • Atentigi pri la plej interesaj konversacioj kaj perspektivoj kiuj aperas en la amaskomunikilaro de civitanoj ĉirkaŭ la mondo, ligante al tekstoj, fotoj, podkastoj, videoj kaj aliaj formoj de civitana amaskomunikilaro.
  • Faciligi la aperon de voĉoj de novaj civitanoj tra trejnado kaj enretaj seminarioj, sed ankaŭ diskonigante la vojojn en kiuj malferma kodo kaj liberaj iloj povas esti uzataj sekure de homoj ĉirkaŭ la mondo.
  • Rekomendi esprimliberecon... kaj protekti la rajtojn de civitanaj ĵurnalistoj[5]

La organizaĵoj havas skipon de regionaj redaktoroj kiuj kolektas kaj elektas konversaciojn de diversaj blogoj kun aparta fokuso sur ne-okcidentaj kaj subreprezentitaj voĉoj.

Projektoj redakti

El pluraj projektoj ekestis memstaraj sukcesaj retejoj de diversaj komunumoj.

Tutmondaj Voĉoj Advox redakti

Tutmondaj Voĉoj Advox (antaŭe Lobiado) estas internacia reto de blogantoj kaj aktivuloj kiuj batalas por libera esprimado en la interreto. Advox estis inter la unuaj por rekoni arestojn kaj mortigojn de blogantoj (komencante en 2007) kaj helpis movi la fokuson de la internaciaj organizaĵoj por amaskomunikilaraj rajtoj ankaŭ al enretaj verkistoj.

Rising Voices (Kreskantaj Voĉoj) redakti

Rising Voices serĉas doni pli da povo al sub-reprezentitaj komunumoj (ekzemple indiĝenaj popoloj) por aŭdigi iliajn voĉojn enrete donante subvenciojn al novaj projektoj, evoluigante serion de partoprenigaj amaskomunikilaraj gvidiloj kaj kultivante reton de pasiaj civitanaj amaskomunikilaraj aktivuloj.

Indiĝenaj lingvoj redakti

Gloval Voices- Esperanto estis ege aktiva en la tradukado de artiloloj pri indiĝenoj en la kadro de la kampanjo Internacia Jaro de indiĝenaj lingvoj.

Tutmondaj Voĉoj Lingua redakti

Volontuloj kiuj deziras traduki enhavon de Tutmondaj Voĉoj de unu lingvo al aliaj lingvoj formis en 2007 la Projekton Lingua.[6] Ekde tiam tradukado fariĝis centra aktiveco por Tutmondaj Voĉoj. Ekde marto 2021 estas 52 lingvotradukejoj, interalie en Esperanto, kaj multaj eldonas originalan enhavon kiu estas tradukata en la anglan prefere ol inverse.

RuNet Eĥo redakti

La ĉefa celo de RuNet estas vastigi kaj profundigi kompreniĝon de la rusa Interreto (RuNet) kaj de ĝiaj rilataj enretaj komunumoj.

Referencoj redakti

  1. (angla) Chris Salzberg, Translation and Participatory Media: Experiences from Global Voices, Translation Journal, 2008
  2. J-Lab. J-Lab: The Institute for Interactive Journalism. Alirita 26-a de majo 2017.
  3. Previous Anvil of Freedom Winners. Estlow International Center for Journalism & New Media. Arkivita el la originalo je 2016-08-15. Alirita 26-a de majo 2017.
  4. Boyd, Clark, "Global voices speak through blogs", BBC News, BBC, 2005-04-06. Kontrolita 26-a de majo 2017.
  5. "Kio estas Tutmondaj Voĉoj", Global Voices, konsultita la 25-an majo 2017.
  6. Salzberg, Chris (Julio 2008). “Translation and Participatory Media: Experiences from Global Voices”, Translation Journal 12 (3). Alirita 26-a de majo 2017.. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti