Twitch Plays Pokémon

Twitch Plays Pokémon (TPP) estas socia eksperimento kaj kanalo en la reta video-elsendejo Twitch. En tiu eksperimento, multege da ludantoj penas ludi kune la ludon Pokémon de la firmao Game Freak. Ili faras tion sendante simplajn komandojn al la babilejo de Twitch.

Tiu koncepto estis elpensita de aŭstralia programisto, kies nomo ne estas konata. La projekto ekis en la 12a de februaro 2014 per la ludo Pokémon Red. Tiu rekta video-elsendo iĝis surprize tre populara. La averaĝa nombro de samtempaj spektantoj estis de 80 000, kaj almenaŭ 10% de ili partoprenis. En la 1a de marto 2014, la ludo estis finita post pli ol 16 tagoj de daŭra kunludado. Twitch taksas, ke pli ol 1,16 milionoj da homoj partoprenis, kun pinto de partoprenado je 121 000 homoj samtempaj. La eksperimento akumulis pli ol 55 milionoj da vidoj.[1] En la 5a de decembro 2014, Twitch Plays Pokémon ricevis la premion Game Award en la kategorio "Best Fan Creation" (plej bona fana kreaĵo).[2]

La eksperimento kaptis la atenton de videoludaj gazetoj kaj de la teamo de Twitch pro ĝia tipo de interagado, ĝia senorda kaj kaosa naturo, kaj la unikaj defioj kiujn la ludantoj devas trapasi kune. Granda komunumo kreskis ĉirkaŭ tiu eksperimento, kaj homoj provis kunordigi sin. Memeoj estis kreitaj ĉirkaŭ la okazaĵoj en la ludado. Post la kompletigo de la unua ludo (Pokémon Red), la eksperimento daŭrigis kun aliaj ludoj de la serio Pokémon: Pokémon Crystal, Pokémon Emerald, Pokémon FireRed, Pokémon Platinum, Pokémon HeartGold, Pokémon Black, Pokémon Black Version 2, Pokémon X, Pokémon Omega Ruby, Pokémon Sun, Pokémon Colosseum, Pokémon XD, kaj diversaj neoficialaj modifaĵoj. La elsendanto planas daŭrigi per aliaj Pokémon-aj ludoj, se intereso por tiu kanalo daŭre restas. Pro la populareco de tiu kanalo, Twitch kreis propran kategorion por la elsendoj, kiuj celas partoprenigi la spektantojn per la babilejo. Ili nomiĝas Twitch Plays, kaj tiu formulo jam estis provita per multaj ludoj.

Referencoj redakti

  1. Chase (1a de Marto 2014) Victory! The Thundershock Heard Around the World. Twitch. Arkivita el la originalo je 2014-03-05. Alirita 1a de Marto 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-05. Alirita 2017-04-20.
  2. The Game Awards Nominees 2014. Alirita 7a de Decembro 2014.