Uĵhorodo

urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Uĵgorod)

Uĵhorodo (ukraine Ужгород (Uĵhorod), rutene Ужгородъ (Uĵhorod), ruse Ужгород (Uĵgorod), slovake kaj ĉeĥe Užhorod, hungare Ungvár, germane Ungwar, hebree אונגװיר (Ungvir, Ingver, Yngvyr)) estas urbo kun departementorajto en okcidenta Ukrainio, samtempe administra centro de la Transkarpata provinco. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 115 449 loĝantoj sur areo de 40 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 886 loĝantoj/km².

Uĵhorodo
ukraine Ужгород, rutene: Ужгородъ, ruse Ужгород, slovake Užhorod, hungare Ungvár, germane Ungwar
Urbo
Rekonstruita stacidomo en Uĵhorodo
Oficiala nomo: ukraine Ужгород
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Uĵhoroda distrikto
Historiaj regionoj Ung, Karpata Rutenio
Najbaras kun Vyšné Nemecké (Slovakio)
Rivero
Situo Uĵhorodo
 - alteco 122 m s. m.
 - koordinatoj 48° 37′ N 22° 18′ O / 48.617 °N, 22.300 °O / 48.617; 22.300 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 137 m s. m.
Areo 41,6 km² (4 160 ha)
Loĝantaro 115 449 (2022)
Denseco 2 775,22 loĝ./km²
Fondita 9-a jarcento
Primatoro Sergij Ratuŝnjak
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 88000-499
Telefona antaŭkodo +380 312
KOATUU 2110100000
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Uzhhorod
Retpaĝo: www.uzhgorod-city.org.ua
Map
Panoramo de Uĵhorodo
Panoramo ĉe la riverobordo en Uĵhorodo

Situo redakti

Uĵhorodo situas rande de ebenaĵo kaj Karpatoj, borde de la rivero , ĉe la ŝtata limo kun Slovakio, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Moskvo.

Historio redakti

En 895 hungaraj triboj okupis la regionon. Frue ili konstruis tie fortikaĵon. En 1430 la loko ricevis rangon Libera reĝa urbo. La grekokatolika eklezio fondiĝis en 1646. Ekde 1769 la urbo iĝis departementejo de Ung. La fervojo ekfunkciis ekde 1872. Ĝis 1920 Ungvár apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, kies departementejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. Ungvár rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj estis deportitaj. Ekde 1945 Uĵhorodo apartenis al Ukraina SSR (Sovetunio), do ekde 1991 ĝi estas parto de la suverena Ukrainio.

Servoj redakti

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Esperanto redakti

Tie movadis Vince Tóth 1939-1944.

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti