Riproĉa kubo

(Alidirektita el U12)

La riproĉa kubo, aŭ alternita kubokedro, estas pluredro, arĥimeda solido.

Riproĉa kubo
Bildo
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Speco nememspegulsimetria
Vertica figuro 3.3.3.3.4
Bildo de vertico Bildo de vertico
Bildo de reto Bildo de reto
Simbolo de Wythoff | 2 3 4
Simbolo de Schläfli
Figuro de Coxeter-Dynkin ( )4( )3( )
Indeksoj U12 C24 W17
Simbolo de Bowers Snic
Verticoj 24
Lateroj 60
Edroj 38
Edroj detale (8+24){3}+6{4}
χ 2
Geometria simetria grupo O
Duala Kvinlatera dudekkvaredro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

La riproĉa kubo havas 38 edrojn, el kiuj 6 estas kvadratoj kaj la restaj 32 estas egallateraj trianguloj. Ĝi havas 60 laterojn kaj 24 verticojn. Ĝi havas du formojn, kiuj estas spegulaj bildoj unu de la alia.

Karteziaj koordinatoj redakti

Karteziaj koordinatoj de la verticoj de riproĉa kubo estas ĉiuj paraj permutoj de

(±1, ±ξ, ±1/ξ)

kun para kvanto de plusoj, kune kun ĉiuj neparaj permutoj kun nepara kvanto de plusoj, kie ξ estas la reela solvaĵo de

ξ32+ξ=1,

kiu estas

 

aŭ proksimume 0,543689. Se preni la parajn permutojn kun nepara kvanto de plusoj, kaj la neparajn permutojn kun paraj nombroj de plusoj rezultiĝas la spegulita formo.

Geometriaj rilatoj redakti

La riproĉa kubo estas farata per alternado de granda rombokub-okedro, do per fortranĉo de alternaj verticoj. Ĉiuj originalaj edroj havas nur duonon de verticoj, kaj la kvadratoj degeneras en laterojn. Ĉar granda rombokub-okedro havas 3 edrojn/vertico, novaj trianguloj estas formitaj. Poste necesas malmulte misformigi la pluredron por ke ĝi denove estu unuforma.

 

Ankaŭ, la riproĉa kubo povas esti konstruita per preno la ses kvadrataj edroj de la kubo kaj distirado ilin eksteren malmulte tiel ke ili jam ne intertuŝu. Tiam donu al ĉiu el ili malgrandan turnon ĉirkaŭ akso orta al la edra ebeno kaj estanta tra la centro. Ili ĉiuj devas esti turnitaj je la sama angulo kaj en la sama direkto - laŭhorloĝnadle aŭ mallaŭhorloĝnadle, se rigardi deekstere. Tiam la spaco inter la kvadratoj povas esti plenigita per trianguloj. Se ĉiuj operacioj estas faritaj je vera grado la trianguloj estos egallateraj kaj la rezultanta pluredro estos unuforma.

La riproĉa kubo estas ero de vico de riproĉigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.3.3.3.n).

 
Dudekedro (3.3.3.3.3)
 
Riproĉa kubo (3.3.3.3.4)
 
Riproĉa dekduedro (3.3.3.3.5)
 
Riproĉa seslatera kahelaro 3.3.3.3.6
 
Riproĉa ordo-3 seplatera kahelaro (3.3.3.3.7)

Riproĉa ordo-3 oklatera kahelaro (3.3.3.3.8)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)

Eksteraj ligiloj redakti