UAO-DLR Asteroid Survey

astronomia kampanjo pri asteroidoj kaj kometoj

UAO-DLR Asteroid Survey, ankaŭ Uppsala-DLR Asteroid SurveyUDAS, estas astronomia sondado por serĉi kaj sekvi asteroidojn kaj kometojn, precipe la apud-terajn objektojn, aktiva ĉefe 1999–2005. Ĝi estas la sekvo de la ODAS kiu estis ĉesigita pro manko de mono. Oni ne konfuzu ĝin kun la Uppsala-DLR Trojan Survey (UDTS) kiu komencis kelkaj jaroj antaŭ UDAS.

La kampanjo estis kunlaboro inter UAO kaj DLR, kaj Asteroid Survey signifas asteroidan esploradon aŭ sondadon, angle. UAO estas mallongigo de Upsala Astronomia Observatorio en Upsalo, Svedio, kaj DLR de Germana Centro pri Aera kaj Kosma Flugado. Trovoj estis raportitaj al la Minor Planet Center, centro pri malgrandaj objektoj en la sunsistemo.[1]

La fokuso pri apud-teraj objektoj estis farita en kunlaboro kun kaj subteno al globa scienca esploro de tiaj objektoj, iniciatita de laborgrupo pri apud-teraj objektoj[2][3] en la Internacia Astronomia Unio (IAU) kaj de la Fondaĵo Spaceguard.

UDAS komencis regulajn observojn en septembro 1999 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio Kvistaberg[4] post kelkaj provoj en 1998. Tiu projekto permesis la malkovron de 263 numerotitaj asteroidoj inter 1999 kaj 2005.[5] Pluraj malkovroj de apud-teraj objektoj estis raportitaj al IAU.

Helen Wellton kaj Claes Wellton-Persson, fondintoj de sveda komputilenterpreno Lap Power, subtenis kaj sponsoris la projekton finance, kaj la asteoriodo 13437 Wellton-Persson estis nomigita laŭ ili.[6][1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 The UAO - DLR Astronomical Survey (arkivkopio)
  2. Working Group on Near-Earth Objects, el la paĝaro de UNOOSA (angle)
  3. WGNEO ĉe MIT
  4. Kvistaberg: Telescopes, el la paĝaro de la Observatorio Kvistaberg (angle)
  5. Listo de asteroidaj malkovrintoj ĉe MPC (vidu la ero Uppsala-DLR Asteroid Survey) (angle)
  6. 13437cit.txt, en retejo de UDAS

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti