Komisiono por Virina Agado

Ekde la fino de la 70-aj ĝis la fino de la 80-aj jaroj funkciis Komisiono por Virina Agado de UEA (KVA). La UEA-komisiono por Virina Agado de post tiam strebas helpi al virinoj-esperantistoj (kiel ili preferis ol "esperantistinoj") konigi al la mondo la sociajn problemojn de la virinoj kaj strebi al ties solvo. Ĝia agado estis malfacila, ĉar la esperantistoj vivas sub malsamaj vivkondiĉoj kaj je diversaj niveloj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj.

Okazis ankaŭ diskutoj pri la internacieco de KVA. Pluraj ĝiaj kunlaborantoj skribis profunde pri la signifo por ili de la virina agado en kaj ekster la Esperanto-movado. En 1982 KVA petis informojn pri la historio kaj celo de Internacia Tago de Virinoj en diversaj landoj, kaj artikoloj pri tiu temo aperis i.a. en la revuoj "Sekso kaj Egaleco", "Paco", "Ankoraŭ sennoma gazeto" (Japanio) kaj "La Esperantista Laboristo" (Francio).

Inter 1979 kaj 1987 aperis la revuo "Sekso kaj Egaleco", redaktita de Anna Brennan (Anna Löwenstein). Ĝi publikigis novaĵojn pri virina agado ĉirkaŭ la mondo, artikolojn kaj leterojn el multaj landoj. En 1981, post internacia semajnfina renkontiĝo en Roterdamo, KVA starigis reton de 69 kunlaborantinoj en 40 landoj. Ili helpis en urĝa disdono de Esperanto-demandiloj pri la vivo de virinoj tra la mondo, kies rezultojn oni poste publikigis en la japana ĵurnalo "Mainahi simbun".

Je loka kaj landa niveloj KVA helpis aktivigi homojn en pluraj landoj. Krom la menciita enketo pro "Mainiĉi simbun", japanaj kunlaborantoj produktis 12 japanlingvajn numeroj de "Sekso kaj Egaleco" inter 1980 kaj 1983. Svedoj aranĝis Esperantan budon ĉe ekspozicio en Gotenburgo, "Virinoj kapablas" 1984. Bulgaroj partoprenis la landan pacagadon, i.a. lige kun la Virina Komisiono de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) kaj ankaŭ en la triamonda okulhelpa agado de la nederlanda organizaĵo Agado E3.

En Roterdamo 1988 Kimie Markarian parolis pri la virina Esperanto-agado en Japanio. Ŝi kaj Sasaki Yasuko -- membroj de la Esperanta-virina asocio en Japanio -- promesis eldoni novan revuon "Esperantista virina agado", kaj ĝi aperis decembre 1988 en Esperanto kaj la japana lingvo. En ĝi estas artikoloj de aŭtoroj el diversaj landoj. Maria Taŝeva sugestis, ke KVA devis helpi al esperantistinoj en Afriko aktivigi ilin. Estis domaĝe, ke en la UK-oj de Varsovio kaj Roterdamo partoprenis nur viroj el Afriko. Krome, nekompareblajn malfacilaĵojn travivas virinoj en iuj landoj, precipe en la tria mondo.

Okazis seminario en Germanio 1989, kiun organizas la prezidanto de KVA E. Bormann. Dum la virina kunveno en la 74-a UK en Brajtono estis prelego: "La rolo de la virino por atingo de la paco". Post tiu, la Komisiono pri virina agado de UEA ekzistis nur surpapere, malgraŭ ĉiujare oni kunvenis en UK-oj. Same en gravaj kunsidoj pri Virina Agado oni partoprenis, nome dum internacia kongreso de virinoj kiu estis aranĝita en Pekino en 1995.