Ueda Tomohiko

japana esperantisto
(Alidirektita el UEDA Tomohiko)

UEDA Tomohiko (japane うえだ ともひこ), vivanta en la kvartalo Edogaŭa de Tokio, estas japana esperantisto kaj universitata profesoro[1]. Li estas fakdelegito de UEA pri ŝogio kaj la prezidanto de la Esperantista Klubo de Japana Ŝako. Lia ŝoginivelo estas 5-dan. Li verkis du librojn pri ŝogio en Esperanto:

  • Invito al Japana Ŝako (1996) - por ŝogiaj komencantoj[2]
  • Japana Ŝako (2001) - por ŝogiaj komencintoj
Ueda Tomohiko
Persona informo
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantistoprofesoro
vdr

Referencoj redakti

  1. laŭ informoj ekzemple en la Jarlibro de UEA, eldono de 1998, paĝo 226
  2. la libro en la retejo Amazon de franclingva germanlingva kaj angla lingva branĉoj