UK 1910
La 6-a UK (= Universala Kongreso de Esperanto) okazis en Vaŝingtono (ĉefurbo de Usono) en la jaro 1910.
UK 1910 | ||
---|---|---|
Loko | Vaŝingtono, Usono | |
Ekde | 14-a de aŭgusto 1910 | |
Ĝis | 20-a de aŭgusto 1910 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Inter la 357 partoprenantoj el 20 landoj estis ankaŭ doktoro L. L. Zamenhof. Lia kongresa parolado poste eldoniĝis kiel volumo 1 de la serio 10-spesdeka biblioteko Esperantista.
Inter la delegitoj estis ankaŭ oficiala reprezentanto de la Ruslanda Ministerio de Komerco kaj Industrio, Esperantisto A. A. Postnikov.
Dum la kongreso okazis la unua kunveno de "Universala Ligo".
Menciindas ke William W. Mann priskribis la vojaĝon al Ameriko kun d-ro Zamenhof al la 6-a UK en artikolo titolita "La Sesa Internacia Kongreso de Esperantistoj (Bildoj el la Notlibro de Ĉeestinto)" publikigita en la numero de British Esperantist (oktrobro 1910, paĝoj 184-197).
Teatraĵo prezentita
redakti- Kiel plaĉas al vi de William Shakespeare, prezentis profesiaj aktoroj lingve ne sufiĉe lertaj en ĝardeno de Bristol School
La kongreso en beletro
redakti- Mikaelo Bronŝtejn. Dek tagoj de kapitano Postnikov. Originala romano. Tiĥvin, 2004. ISBN 5860380275
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Kembriĝo 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 |