UK 1950

35-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 35-a Universala Kongreso de Esperanto okazis inter la 5-a kaj la 12-a de aŭgusto 1950, en Parizo, Francio, kun 2325 partoprenantoj.

UK 1950
Loko Parizo,  Francio
Ekde 5-a de aŭgusto 1950
Ĝis 12-a de aŭgusto 1950
← Antaŭa Sekva →
vdr
UK Parizo 1950
Partoprenintoj en la 35a UK

La Alta Protektanto estis la parlamenta prezidanto Édouard Herriot, kaj la prezidanto de la LKK estis Georges Warnier. En la Solena Malfermo festparolis Ivo Lapenna, la Somera Universitato okazis sub la rektorado de Gaston Waringhien, kaj la Kabareta vespero estis estrata de Raymond Schwartz.

En la kongreso unuafoje okazis solena atribuo de premioj kadre de nova Belarta Konkurso de UEA:[1] en la kategorio de poezio originala per la poemo La kanto de la ĝojo gajnis Vincenzo Musella antaŭ Reto Rosetti kaj John S. Dinwoodie, en la kategorio de poezio tradukita gajnis Reto Rossetti antaŭ Arthur Dawson Foote kaj Božidar Vančik.

Referencoj redakti