UK 1967

52-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 52-a Universala Kongreso de Esperanto okazis somere de la jaro 1967 en Roterdamo, Nederlando. Ĝi havis 1265 aliĝintajn partoprenantojn. Antaŭe la kongreso estis planita por Tel-Avivo, Israelo.

UK 1967
Loko Roterdamo,  Nederlando
Ekde 2-a de aŭgusto 1967
Ĝis 9-a de aŭgusto 1967
← Antaŭa Sekva →
vdr

La translokiĝo el Israelo al Nederlando redakti

Jam de longe la judoj en Palestino/Israelo - unuafoje en 1944 - deziris inviti la esperantistojn al Universala Kongreso. En 1967 la revo ŝajnis plenumiĝi, sed la politika evoluo disbatis ĝin. Ĉar fariĝis verŝajne ke eksplodos milito inter Israelo kaj arabaj najbaroj, la Estraro de UEA en majo decidis: la kongreso okazu en Roterdamo, la urbo de la Centra Oficejo.

La 6-an de junio efektive komenciĝis la Sestaga Milito, kiu daŭris ses tagojn. Pro la mallongeco de la milito la Universala Kongreso fakte povus tamen okazi en Tel-Avivo, sed tio ne estis antaŭvidebla.

Josef Ŝemer, nun konata israela esperantisto, rememoras ke tiam li estis 17-jara kaj vizitadis la Esperanto-klubon en Tel-Avivo. Tie li renkontis la plej multajn LKK-anojn, kiel Isaj Dratwer, kvankam li mem ne kunorganizis. La klubkunvenoj okazis ĉiam dimanĉe, tial la Sestaga Milito, kiu komenciĝis lunde kaj finiĝis sabate, ne ĝenis la kunvenan tradicion. Kun siaspeca humuro Josef Ŝemer aldonas: "Eble la israela registaro planis la militon tiel, por ne interrompi la klubkunvenojn..."

Teatraĵoj prezentitaj redakti