UK 1970

55-a Universala Kongreso de Esperanto

La 55-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 1970 en Vieno, Aŭstrio. Ĝi havis 1987 aliĝintajn partoprenantojn el 46 landoj.[1] La kongresa temo estis "Esperanto kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo".

UK 1970
Loko Vieno,  Aŭstrio
Ekde 1-a de aŭgusto 1970
Ĝis 8-a de aŭgusto 1970
← Antaŭa Sekva →
vdr

La Alta Protektanto estis la esperantisto Franz Jonas, ŝtata prezidanto de Aŭstrio, kiu ankaŭ paroladis en la Solena Inaŭguro de la kongreso. Leopold Grimme estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

Prelegoj redakti

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, kies rektoro estis Eugen Wuster. Nome prelegis Ernst Joseph Görlich (Aŭstra literaturo kiel interligilo inter la popoloj), Ivo Lapenna (Atingoj kaj malsukcesoj de Unuiĝintaj Nacioj), J. C. Wells (Transforma-genera gramatiko), Lucien Laurat (Nacia kunvivado en la Aŭstra-Hungara ŝtato kaj ĝiaj paraleloj kun la nuntempa unuiĝo de Eŭropo), Jonas Dogys (Distribuo kaj dinamiko de bios-vitaminoj en superaj plantoj), M. E. Falla (Kiel komputilo komprenas?), István Szerdahelyi (Apliko de ekzaktaj metodoj en la didaktika kompar-lingvistiko), Hideo Shinoda (Ĉu viro aŭ virino estas denaske destinita?), Paul Neergaard (Universitato kun Esperanto kiel instrulingvo?) kaj Gaston Waringhien (Leksikografiaj kaj leksikologiaj problemoj).[2]

Programoj redakti

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris la programojn de la 26-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 10a ĝis la 17a de aŭgusto en Graz, de la 11-a Internacia Infana Kongreseto el la 1a de aŭgusto ĝis la 8a de aŭgusto en Vieno mem kaj de la Oficiala Postkongreso en Linz.[3]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

Distra programo redakti

Okazis Aŭstra Vespero dimanĉe la 2-an de aŭgusto kun abunda prezento de muziko, kanto kaj danco. La teatraj vesperoj okazis la 3-an kaj 4-an de aŭgusto kun prezento de "Sybilla" de Pär Lagerkvist, sveda verko esperantigita de Ib Schleicher kaj fare de mebroj de pola Teatr. Al. Wegierski de Bialistoko kaj de "La virina regno" de St. L. Kostov, esperantigita de Kiril Drajev kaj fare de geaktoroj de la Bulgara Esperanto-Teatro. Krome, dum la Internacia Arta Vespero vendrede la 7-an inter aliaj montroj, Jadwiga Gibczynska ludis la monologon "Maria Sklodowska-Curie".[4]

Ekskursoj vizitis proksimajn lokojn, kiel Vieno mem, la kastelo Kreuzenstein, la lago Neusiedler, Wachau, montaro Rax, Semmering

Notoj redakti

  1. Laŭ la "Kongresa Libro" estis 1591 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.
  2. "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 44-55.
  3. "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 87-93.
  4. "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 62 kaj 81.