UK 1973

58-a Universala Kongreso de Esperanto

La 58-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1973 en Beogrado, Jugoslavio. Ĝi havis 1638 aliĝintajn partoprenantojn el 42 landoj. La kongresa temo estis "Lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko".

UK 1973
Loko Beogrado,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Ekde 28-a de julio 1973
Ĝis 4-a de aŭgusto 1973
← Antaŭa Sekva →
vdr
Parolado de Stanisław Świstak dum UK 1973

La Alta Protektanto de la kongreso estis Josip Broz Tito, la prezidento de Jugoslavio. La Lokan Kongresan Komitaton prezidis M. V. Ŝaponjiĉ. Pro vizaj problemoj partoprenis kompare malmultaj esperantistoj el orienta Eŭropo, sed venis multaj usonanoj kaj japanoj.

En la Solena Inaŭguro partoprenis diplomatoj reprezentantaj 21 landojn kaj 2 internaciajn organizojn.

La unuan premion en la Oratora Konkurso gajnis Stefan MacGill.

En la kongreso Kultura Kooperativo de Esperantistoj estis akceptita de la Komitato kiel plia aliĝinta landa asocio de UEA en Brazilo.