UK 1981

66-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 66-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1981 en Braziljo, Brazilo. Ĝi havis 1749 partoprenantojn el 49 landoj.

UK 1981
Loko Braziljo,  Brazilo
Ekde 25-a de julio 1981
Ĝis 1-a de aŭgusto 1981
← Antaŭa Sekva →
vdr

Tiu ĉi kongreso estis la unua en la suda globoduono, en evoluanta lando kaj la ĝis tiam plej granda ekster Eŭropo. Aliĝis 932 brazilaj kaj 113 argentinaj esperantistoj, 43 kongresamoj venis el aliaj sudamerikaj landoj. La 504 aliĝintaj eŭropanoj do estis malplimulto.

La gastiganta lando subtenis la kongreson per senpaga ejo, centoj da senpagaj litoj kaj senkosta produktado de kongresaj materialoj.

Je la komenco de la kongreso tri paraŝutistoj alteriĝis antaŭ la konstruaĵo de la Federacia Parlamento kaj transdonis Esperanto-flagon al Grégoire Maertens, la tiama prezidanto de UEA. La sekvan solenan inaŭguron en la Ĉambro de Deputitoj prezidis la vic-prezidanto de Brazilo.