UK 1986

71-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 71-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1986 en Pekino, Ĉinio. Ĝi havis 2482 partoprenantojn el 54 landoj. Unuafoje la kongreso gastis en Popola Respubliko Ĉinio: La decido respegulis la fortan Esperanto-movadon en la lando ekde la 1970-aj jaroj, kvankam la ŝtata politiko de tre limigita informfluo por la civitanoj ne estis senproblema fono por tutmonda Esperanto-kongreso.

UK 1986
Loko Pekino,  Popola Respubliko Ĉinio
Ekde 26-a de julio 1986
Ĝis 2-a de aŭgusto 1986
← Antaŭa Sekva →
vdr

La kongresa temo "Interkompreniĝo, paco, evoluo" kontribuis al la Internacia Jaro de Paco deklarita de Unuiĝintaj Nacioj.

La 71-a Universala Kongreso estis la plej granda ekstereŭropa UK kaj la plej granda ĝis tiam okazinta internacia kongreso en Ĉinio.