UN-klaŭzo pri malamikaj ŝtatoj

La UN-klaŭzo pri malamikaj ŝtatoj konsistas el tekstoj de Artikoloj 53, 107 kaj duonfrazo de Artikolo 77 en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiu subskribintaj ŝtatoj povas doni sankciojn kontraŭ malamikaj ŝtatoj, t.e. la venkitaj nacioj koncerne Duan Mondmiliton (precipe Germanujo kaj Japanujo), se tiuj malamikaj ŝtatoj havas denove agreseman politikon.

Malamikaj ŝtatoj estas pli precize difinitaj kiel landoj, kiuj estis en konflikto kontraŭ la nuntempaj subskribintaj ŝtatoj de la Ĉarto dum la Dua Mondmilito. Nuntempe la klaŭzo estas konsiderata kiel antikva kaj ne plu pripensinda laŭ ĝenerala opinio.

Artikoloj 53 kaj 107 redakti

Art. 53 redakti

(1) La Sekureca Konsilio, se konvene, utiligas tiajn regionajn interkonsentojn aŭ organizaĵojn por apliki kompulsajn rimedojn sub sia aŭtoritato. Tamen, neniu kompulsa agado laŭ regionaj interkonsentoj aŭ per regionaj organizaĵoj devas esti entreprenata sen rajtigo de la Sekureca Konsilio, kun escepto de rimedoj kontraŭ iu malamika ŝtato laŭ la difino en paragrafo 2 de ĉi tiu Artikolo, antaŭviditaj en Artikolo 107 aŭ en regionaj interkonsentoj celantaj malebligi la renovigon de agresa politiko fare de tia ŝtato, ĝis la Organizaĵo povos je peto de la koncernaj registaroj, alpreni la respondecon por preventi novan agreson de tia ŝtato.

(2) La termino “malamiko ŝtato”, uzita en paragrafo 1 de ĉi tiu Artikolo, indikas iun ajn ŝtaton kiu, dum la Dua Mondmilito, estis malamiko de iu ajn subskribinto de ĉi tiu Ĉarto.[1]

Art. 107 redakti

Nenio en ĉi tiu Ĉarto senvalidigas aŭ malebligas, rilate al iu ajn ŝtato kiu dum la Dua Mondmilito estis malamiko de iu ajn subskribinto de ĉi tiu Ĉarto, agadon entreprenitan aŭ permesitan, rezulte de tiu Milito, de la Registaroj kiuj respondecas pri tiu agado.[2]

Referencoj redakti