Premio Konfuceo de Unesko pri Legoscio

La Premio Konfuceo de Unesko pri LegoscioUNESKO-premio Konfuceo por alfabeteco agnoskas la aktivecojn de elstaraj individuoj, registaroj aŭ registaraj agentejoj kaj ne-registaraj organizaĵoj (NRO-j) laborantaj en la kampo de legoscio, servantaj kamparajn plenkreskulojn kaj gejunulojn kiuj forlasis la lernejon, precipe virinojn kaj knabinojn. La premio estis establita en 2005 kun la subteno de la registaro de la Popola Respubliko de Ĉinio en honoro al la granda ĉina sciencisto Konfuceo. Ĝi estas parto de la internaciaj alfabetecaj premioj, kiujn UNESKO aljuĝas ĉiujare kiel agnosko de brilaj talentoj kaj inspiraj spertoj en la kampo de alfabeteco tra la mondo. La premio Konfuceo proponas du premiojn de po 20 000 usonaj dolaroj, medalo kaj diplomo, samkiel studvizito al alfabetigaj projektejoj en Ĉinio.

Premio Konfuceo de Unesko pri Legoscio
honorigo
Organizanto Unesko
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Konfuceo

La elekto de laŭreatoj estas farata de internacia ĵurio nomumita de la ĝenerala direktoro de UNESKO, kiu renkontiĝas en Parizo unufoje en la jaro. La premio estas aljuĝata dum oficiala ceremonio okazanta tiucele ĉe la sidejo de UNESKO en Parizo okaze de la Internacia Tago de Alfabeteco (la 8-an de septembro). Laŭreato estis ekzemple la Asocio Svatobor en Slovakio estis honorita pro sia programo 'Romano Barardo', kiu helpas la romaojn venki socian ekskludon kaj ĝui siajn bazajn homajn rajtojn.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti