UNESKO-premio Madanjeet Singh

La UNESKO-premio Madanjeet Singh por la promocio de la toleremo kaj de la ne-perforto estas premio aljuĝata ĉiun duan jaron de Unesko.

UNESKO-premio Madanjeet Singh
Premio Madanjeet Singh de la UNESCO para la Promoción de la Tolerancia y la No Violencia
honorigo
Nomita laŭ Madanjeet Singh
Organizanto Unesko
Fondita en 1996
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Madanjeet Singh, Ambasadoro de Bonvolo de Unesko.

La premio estis inaŭgurita en 1996, post la Jaro de la Unuiĝintaj Nacioj por la toleremo de 1995 kaj en rilato al la 125-a datreveno de la naskiĝo de Mohandas Karamchand Gandhi, financita kun donaco de Madanjeet Singh.

La premio anonciĝas ĉiun duan jaron je la Internacia Tago por Toleremo. La ricevintoj ankaŭ ricevas 100,000 usonajn dolarojn.[1]

Celo redakti

La celo de tiu premio estas honorigi kaj premii eksterordinarajn realigojn en la antaŭenigo de la toleremo, kiel gravaj modeloj por aliaj en la fako de la sekuriĝo de la paco. La efiko-analizo estas parto de la procezo de nomumo kaj taksado.

Laŭreatoj de la Unesko-premio pri toleremo kaj neperforto redakti

Jaro Laŭreatoj Lando
2016 Federacia centro de esplorado kaj de metodiko por la toleremo, la psikologio kaj la edukado[1] Rusio
2014 Ibrahim Ag Idbaltanat Malio
Francisco Javier Estevez Valencia Chilio
2011 Anarkali Kaur Honaryar Afganio
Khaled Abu Awwad Palestino
2009 François Houtart Belgio
Abdul Sattar Edhi[2] Pakistano
2006 Veerasingham Anandasangaree Srilanko
2004 Taslima Nasreen[3] Bangladeŝo
2002 Aung San Suu Kyi[4] Birmo
2000 Ŝenudo la 3-a[5] Egipto
1998 Narayan Desai Barato
Pakistano
1996 Pro-femmes Twese Hamwe Ruando

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Unesko-premio por pacedukado

Premio de Paco de Félix Houphouët-Boigny

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Oficiala retejo de la UNESKO-premio Madanjeet Singh

(angla) Inspiraj modeloj por akceli toleremon en indiĝenaj komunumoj, debato