Imre Ungár

(Alidirektita el UNGÁR Imre)

Imre UNGÁR, hungaro, (naskiĝis 23-an de januaro 1909 en Budapeŝto, mortis la 22-an de novembro 1972) estis hungara esperantisto, pianovirtuozo, profesoro pri pian-muziko de la Hungara Muzika Altlernejo je la nomo de Ferenc Liszt en Budapeŝto.

Imre Ungár
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1909 (1909-01-23)
en Budapeŝto
Morto 22-an de novembro 1972 (1972-11-22) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikistoesperantistokomponistopianisto
vdr
Imre Ungár

Imre Ungár devenis el juda familio. Li gajnis la unuan premion de la 2-a Internacia Chopin-konkurso en Varsovio 1932. Grandsukcesaj koncertoj en multegaj landoj. Li estis blindulo, E-n uzis praktike dum siaj eksterlandaj vojaĝoj.

Memortabulo en lia iama rezidejo en Budapeŝto

Li eklernis Esperanton en sia 12a jaro kaj ofte akceptis invitojn al Esperantaj aranĝoj, i.a. kiel preleganto en la Internacia Somera Universitato en 1966. Spite al blindeco ekde la tria vivjaro, li atingis eminentan pozicion en sia arto, gajnis la unuan premion tamen ex aequo kun la usona pianisto Alexander Uninsky en la internacia Chopin-konkurso en Varsovio en 1932, ex aequo signifis ke du unuaj pianistoj de la konkurso gajnis la saman nombron de la poentoj kaj laŭ reguloj de la konkurso devis akazi la lotumado por la unua loko kiun li bedaŭrinde malgajnis en la lotumado kun la usona pianisto - ricevante finfine la duan lokon en tiu prestiĝa Internacia Chopin-konkurso en Varsovio. Poste li faris plurajn sukcesajn koncertvojaĝojn tra la tuta mondo uzante praktike Esperanton dum siaj eksterlandaj vojaĝoj i.a. tra Usono, Nederlando kaj plurfoje tra tuta Pollando. En la jaro 1955 li estis en la konkursa ĵurio de la 5-a Internacia Chopin-konkurso en Varsovio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.