UNITED por Interkultura Agado

UNITED por Interkultura Agado estas eŭropa reto kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj subtenante migrantojn kaj rifuĝintojn,[1] en kiu kunlaboras pli ol 560 organizaĵojn el 48 eŭropaj landoj. UNITED fondiĝis en 1992 (oficiale registrita kiel bonfara organizo laŭ la nederlanda leĝo en 1993) kaj disponigas forumon por aktiva solidareco kaj kunlaboro inter multaj organizoj en Eŭropo kaj iliaj aktivuloj trans la eŭropaj limoj.

UNITED por Interkultura Agado
UNITED for Intercultural Action angle
Logo de UNITED
organizaĵo
Komenco 1992, oficiala registriĝo en 1993
Regionoj Ĉiuj 47 membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo; Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Uzbekio
Sidejo Amsterdamo (sekretariejo)
Tipo Ne-registara organizaĵo; eŭropnivela reto de NRO; neprofitcela organizaĵo
Celo Kontraŭnaciismo; kontraŭrasismo; kontraŭfaŝismo; subteno al migrantoj kaj rifuĝintoj
Direktoro Geert Ates
Proparolanto Ralph du Long
Retejo Oficiala retejo
vdr

UNITED difinas sin kiel tuteŭropa ilo por fortigi kaj kunligi komunumajn organizojn kaj iliajn agadojn por plibonigi ilian socipolitikan influon. La ideo pri la reto UNITED estiĝis pro partoprenantoj de du kontraŭrasismaj eŭropaj junularaj seminarioj en Strasburgo en 1992. Ĉe tiuj okazoj esprimiĝis la bezono por tuteŭropa inform- kaj retumsistemo, sur fono de la plej grandaj kaj violentaj ksenofobiaj tumultoj okazintaj en Germanio ekde la dua mondmilito: la tumultoj de Rostock-Lichtenhagen, de la 22-a ĝis 24-a de aŭgusto 1992.

La laboro de UNITED ĉefe fokusiĝas al la kunordigado de tuteŭropaj konscikreadaj kampanjoj, organizado de internaciaj konferencoj kaj la teno de informsistemo kaj reta strukturo.[2][3] UNITED kunordigas la sekvontajn ĉiujarajn kampanjojn:

UNITED havas partoprenan statuson ĉe la Eŭropa Konsilio, estis jam elektita membro de la Konsila Konsilio pri Junularo de la Eŭropa Konsilio kaj ekde 1997 havas specialan konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC).[7][8]

Kampanjoj redakti

 
Kampanja emblemo de la Agadsemajno Kontraŭ Rasismo

Eŭropa Agadsemajno Kontraŭ Rasismo – 21a de marto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Masakro de Sharpeville.

En 1966, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de marto kiel Internacia Tago por la Forigo de ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio, kiel reago al la murdo de 69 protestantoj kontraŭ Apartismo en Sharpeville, Sudafriko, en 1960.[9]

La unua tuteŭropa Agadsemajno Kontraŭ Rasismo je la okazo de la 21-a de marto estis organizita de UNITED en 1993.[2] Ekde tiam, UNITED kunordigas la tuteŭropan Agadsemajnon Kontraŭ Rasismo ĉiujare, kun la celo krei publikan atenton tra stimulado kaj integrado de pluraj agadoj sub komuna kampanjo. UNITED ne organizas kampanjajn agadojn, sed produktas kaj senpage disponigas kampanj-ilojn kaj dokumentas la kampanjajn agadojn. La kampanjaj agadoj estas organizitaj de sendependaj organizoj kaj grupoj tra tuta Eŭropo. UNITED kolektas tiujn-ĉi agadojn en interreta mapo disponebla ĉe www.weekagainstracism.eu.

En pluraj landoj, la ideo de ĉiujara Agadsemajno Kontraŭ Rasismo sukcese evoluiĝis al mem-plufortigaj tendencoj, tiel ke lokaj NROj komencis stimuli naciajn agadsemajnojn. Ekde 2001, ĉiujaraj Internaciaj Semajnoj Kontraŭ Rasismo (Germane: Internationale Wochen gegen Rassismus) evoluiĝis en Germanio – la ĉefaj organizantoj de tiu kampanjo estas la germanaj NROj Interkultureller Rat in Deutschland kaj Gesicht Zeigen.[10] Semaine d'Actions Contre le Racisme, Montreala NRO, organizas tutkanadan agadsemajnon kontraŭ rasismo ekde 2000.[11] Aliaj grandaj grupoj kiuj sekvis la ideon kaj antaŭenigis la agadsemajnon kontraŭ rasismo ĉirkaŭ la 21-a de marto estas la Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo (ENAR) aŭ Futbalo Kontraŭ Rasismo en Eŭropo (FARE). Malgraŭ la fakto ke malsamaj naciaj agadoj evoluiĝis tra la tempo, ĉiuj okazas ĉirkaŭ la 21-a de marto kaj havas rilatan mesaĝon.

Internacia Tago de Rifuĝinto – 20a de junio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Monda Tago de Rifuĝinto  kaj #Fatalaj Realecoj de Fortikaĵo Eŭropo.
 
Kampanja emblemo de la "Internacia Tago de Rifuĝinto"

En 2001, speciala Rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj estis adoptita por deklari la antaŭan Afrikan Tagon de Rifuĝinto kiel Internacia Tago de Rifuĝinto, kiel esprimo de solidareco kun Afriko, kiu gastigas plej multajn rifuĝintojn.[12] La Ĝenerala Asembleo notis ke 2001 markis la kvindekan naskiĝtagon de la 1951-a Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj, kaj ke la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU) konsentis ke la Internacia Tago de Rifuĝinto koincidu kun la Afrika Tago de Rifuĝinto je la 20-a junio.[12][13]

UNITED kunordigas ĉiujaran kampanjon ĉirkaŭ tiu dato. Tiu kampanjo celas atentigi pri la problemoj de rifuĝintoj el neregistara vidpunkto. La mesaĝo de la kampanjo estas portita de la rezultoj de la kontinua registrada projekto Fatalaj Realecoj de Fortikaĵo Eŭropo.[14]

 
Kampanja emblemo de la "Internacia Tago kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo"

Internacia Tago kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo – 9a de novembro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristala nokto.

Je la 9a de novembro 1938 Nazia Germanujo komencis pogromon kontraŭ judoj. Judaj hejmoj estis prirabitaj, kaj same vendejoj, urboj kaj vilaĝoj. SA-ŝtormtrupoj kaj civitanoj detruis konstruaĵojn per marteloj, kaj la stratoj kovriĝis per eroj de rompitaj fenestroj – de tie originas la nomo "Kristallnacht", Kristala nokto.[15] 91 judoj estis mortigitaj, kaj 30 mil judaj viroj – kvarono de ĉiuj judaj viroj en Germanio – estis portitaj al koncentrejoj, kie ili estis torturitaj dum monatoj. Pli ol mil el ili mortis.[15] Ĉirkaŭ 1668 sinagogoj estis prirabitaj kaj 267 fajrigitaj. Nur en Vieno, 95 sinagogoj aŭ judaj preĝejoj estis detruitaj.[15]

La pogromo de Kristala nokto estas konsiderata la simbola komenco de la sistema detruigo de judoj kiu ekis per la diskriminacio kaj ekskludo de la germanaj judoj ekde 1933 kaj fine kondukis al la murdo de milionoj da judoj kaj tielnomataj "malamikoj de la Germana ŝtato":[16] samseksemuloj, krimuloj kaj "kontraŭsocialaj" homoj, membroj de diversaj religiaj komunumoj, homoj kun mensaj handikapoj, politikaj "krimuloj" kiel komunistoj kaj socialistoj, hispanaj respublikaj rifuĝintoj, kaj malplimultoj kiel romaoj, sintioj kaj aliaj.

Ekde 1995, UNITED kunordigas ĉiujaran tuteŭropan kampanjon je la 9-a de novembro, nomata Internacia Tago kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo. Ĝi havas duoblan celon: unu parto de la kampanjo celas memori viktimojn de la kristalnokta pogromo kaj pli ĝenerale viktimojn de la holokaŭsto kaj de faŝismo tra historio; alia parto fokusiĝas ĉefe al nuntempaj problemoj de rasismo, kontraŭjudismo, dekstra ekstremismo kaj novfaŝismo. Al la kampanjo partoprenas multaj diversaj grupoj per sendependaj agadoj kiujn UNITED kolektas en interreta mapo disponebla ĉe www.dayagainstfascism.eu.[17]

Fatalaj Realecoj de Fortikaĵo Eŭropo redakti

Ekde 1993 UNITED registris la mortigajn rezultojn de la konstruado de "Fortikaĵo Eŭropo", farante liston de la rifuĝintoj kaj migrantoj kiuj mortis dum ili provis eniri la "Fortikaĵon" aŭ kiel rezulto de la eŭropa enmigrada politiko.[18][19][20] UNITED ricevas tiujn-ĉi informojn de ĵurnaloj, ĵurnalistoj, organizoj laborantaj en la laborkampo de rifuĝintaj kaj migrantaj problemoj, privataj esploristoj kaj registaraj organizoj. La donataj nombroj povas esti konsiderataj nur kiel indiko pri la vera nombro de mortoj. Ĉiu kazo publikigita de UNITED estas dokumentita en la UNITED-arkivoj, kaj la scienca parto de la dokumentado povas esti demandata de esploristoj kaj ĵurnalistoj por uzado en esploroj.

Ĝis 2011, pli ol 15.181 mortoj estis dokumentitaj.[18] La tielnomata "Listo de Mortoj" ludas gravan rolon en la ĉiujara kampanjo de Rifuĝinta Tago de UNITED kaj estas ankaŭ uzata kiel lobiilo. Por mezuri la grandecon de la "milito kontraŭ migrantoj", OWNI – interreta inform- kaj novaĵplatformo – konstruis interagan mapon kiel elektronikan memoraĵon por tiuj tragedioj.[21] La "Listo de Mortoj" estis ankaŭ uzita en pluraj artprojektoj.[22]

Publikaĵoj redakti

La Eŭropa Adreslibro Kontraŭ Rasismo estas ĉiujara publikaĵo kiu enhavas kontaktdelatojn kaj laborkampan informon pri organizoj aktivaj pri la temoj de UNITED. La printita eldono de 2011 enhavas adresojn de pli ol 2480 organizoj kaj gazetoj kaj 155 financadaj institucioj. La serĉebla interreta versio enhavas pli ol 4500 adresojn.

La Kalendaro de Internaciismo eldoniĝas plurfoje jare kaj enhavas informojn pri eventoj kaj trejnadoj rilate al la laborkampo de UNITED. Ankaŭ estas ĉiusemajne renovita versio de la kalendaro.

UNITED regule eldonas informfoliojn skribitaj de ekspertoj kaj aktivistoj ene de la laborkampo de UNITED.

I CARE – Interreta Centro Kontraŭ Rasismo en Eŭropo redakti

I CARE – Interreta Centro Kontraŭ Rasismo en Eŭropo estas reta portalo prezentante debatojn kaj rektajn raportojn pri kontraŭrasismaj agoj, ĉefe ene de Eŭropo.

I CARE estas informreto por la eŭropaj NROj kiuj laboras en kampoj kiel kontraŭdiskriminacio, homaj rajtoj, kontraŭjudismo, diverseco kaj enmigrado, fokusante pri kontraŭrasismo. I CARE estas komunuma reta sistemo de NROj, medio kie grandaj kaj malgrandaj organizoj povas labori pri lokaj, naciaj, regionaj, kaj internaciaj problemoj.

La celo de I CARE estas la plibonigo de demokraciaj, neperfortaj Homaj Rajtoj kaj kontraŭrasisma laboro disvastigante informojn kaj informante pri okazantaj eventoj per faciligo de komunikado, aktivismo, kampanjoj kaj agoj kaj per stimulo de intersektora kaj internacia kunagado de NROj.

I CARE naskiĝis la 1-an de oktobro 1999 kiel kunagada projekto de UNITED por Interkultura Ago kaj de Magenta Fonduso.[23] La celo estis krei antirasisman portalon en Interreto. Kvankam Interreto malfermis eblecojn por kunlabori kun organizoj en la tuta mondo, la decido estis fokusi pri Eŭropo, ĉar ambaŭ la iniciantaj organizoj ĉefe laboras ene de eŭropa kunteksto kaj ĉar specifaj aspektoj de rasismo estas ankoraŭ multaj rilataj al la ne-interreta kulturo, politikoj kaj praktikoj. Je septembro 2005 I CARE iĝis projekto nur de la Magenta Fonduso.

I CARE raportis ekde 2001, je la Tutmonda Konferenco de UN kontraŭ rasismo (WCAR) en Durbano, eldonante kritikan takson pri la konferenco – kiu entenis la juĝon “tiu rasismo estis permesita iĝi perforta” kaj “kio okazis en Durbano [je la 2000] neniam devos denove okazi.”[24]; la retejo ankaŭ sekvis la evoluon de la dua Monda Konferenco kontraŭ Rasismo ("Durbano II"), okazinta en 2009.[25]

En la 2010, ICARE decidis starigi novan servon, la ICARE Malam-Krimajn Novaĵojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine. Tiu servo enhavas artikolojn (nur en la angla) pri incidentoj kaj krimoj kies kialo estis malamo, ene de la 56 partoprenantaj Ŝtatoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE) kaj ĝi estas ĝisdatigata preskaŭ ĉiutage kun artikoloj el “normalaj” fontoj de novaĵoj. Krom individua serĉado, ICARE Malam-Krimaj Novaĵoj uzas malferman kunlaboron por kolekti raportojn pri incidentoj. La sekretario de ICARE asertas ke ĝi rigardas ĉiujn kontribuojn por certiĝi ke tiuj estas laŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La raportoj de la incidentoj devas esti verkitaj en la angla kaj devas enhavi fonton kaj, se tio eblas, lokon en Interreto. Por la difino de “malam-krimo”, I CARE uzas la nunan difinon kiu estis elpensita de OSCE – Oficejo por Demokrataj Institucioj kaj Homaj Rajtoj (ODIHR).[26][27] I CARE Malam-Krimaj Novaĵoj entenas artikolojn ekde la 1an de januaro 2010.[28]

UNITED-Arkivoj ĉe IISH redakti

UNITED kunlaboras kun la Internacia Instituto de Socia Historio (IISH), esplora instituto en Amsterdamo. La UNITED-sekretario, ankaŭ en Amsterdamo, ekde 1992 kolektis dokumentadojn pri multaj diversaj eŭropaj kontraŭrasismaj kaj kontraŭfaŝismaj grupoj kaj pri organizoj subtenantaj migrantojn kaj rifuĝintojn. La arkivo estis transdonita al la IISH en 1998. Ĝi konsistas el korespondado kun la kunligitaj organizoj; demandaroj pri la komenco de la reto kaj dokumentoj pri kampanjoj; dokumentado pri ĉirkaŭ 300 kontraŭrasismaj kaj kontraŭfaŝismaj grupoj kaj organizoj, kaj dokumentoj rilate al konferencoj organizitaj de UNITED, kun korespondado, dokumentoj pri preparado, subvencioj, partoprenantoj kaj gastigado.[28]

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  1. UNITED por Interkultura Agado, Arkivoj ĉe IISG. Internacia Instituto de Socia Historio.
  2. 2,0 2,1 Gorman, Margo. (1996) All Different – All Equal: A Sum of Experience. Strasburgo: Council of Europe Pub., p. 110. ISBN 978-92-871-3142-3.
  3. Ĉiujara Raporto 2008. UNITED. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-09-26.
  4. European-wide Action Week Against Racism – Partnership between the European Commission and the Council of Europe in the field of Youth. Council of Europe. Alirita 22a de marto 2011.
  5. Enjoy Diversity – Campaign Report 2010. UNITED. Alirita 26a de septembro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-09-26.
  6. Wipe Out Hate – Campaign Report 2010. UNITED. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 26a de septembro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-09-26.
  7. Advisory Council on Youth – Composition for the period 2009–2011. Council of Europe. Alirita 2011-05-13.
  8. List of non-governmental organizations in consultative status with the Economic and Social Council as of 1 September 2014. United Nations Department of Economic and Social Affairs. Alirita 26a de septembro 2015.
  9. Rezolucio de la 26a de oktobro 1966. United Nations. Alirita 26a de septembro 2015.
  10. Internationale Woche gegen Rassismus - Hintergrund. Arkivita el la originalo je 2016-03-26. Alirita 2015-09-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-26. Alirita 2015-09-26.
  11. Semaine d'Actions Contre le Racisme.
  12. 12,0 12,1 Ŝablono:UN document
  13. World Refugee Day. United Nations. Alirita 126a de septembro 2015.
  14. Internacia Tago de Rifuĝinto – kampanja afiŝo. UNITED for Intercultural Action. Alirita 26a de septembro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-09-26.
  15. 15,0 15,1 15,2 Gilbert, Martin. (2007) Kristallnacht : prelude to destruction, 1‑a eldono, Nov-Jorko: Harper Perennial. ISBN 978-0-06-112135-7.
  16. The Holocaust. Yad Vashem. Arkivita el la originalo je 2011-05-13. Alirita 26a de septembro 2015.
  17. Wipe Out Hate. Campaign report 2010. Amsterdam: UNITED for Intercultural Action, p. 16. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-09-26.
  18. 18,0 18,1 (2011) List of Deaths. Amsterdam: UNITED for Intercultural Action, p. 35. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-16. Alirita 2015-09-26.
  19. Milborn, Corinna. (2006) Gestürmte Festung Europa Einwanderung zwischen Stacheldraht und Ghetto. Das Schwarzbuch. Wien: Styria, p. 248. ISBN 978-3-222-13205-6.
  20. Clochard, Olivier. (2009) Atlas des migrants en Europe : géographie critique des politiques migratoires européennes. Parizo: Armand Colin, p. 142. ISBN 978-2-200-35404-6.
  21. Fortress Europe: A Deadly Exodus. OWNI.eu. Arkivita el la originalo je 2011-03-14. Alirita 22a de marto 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-14. Alirita 2015-09-26.
  22. The List. Inkijk (SKOR). Alirita 22a de marto 2011. Asylum Defense Agency. UBERMORGEN.COM. Alirita 26a de septembro 2015.
  23. about ICARE. Internet Centre Anti Racism Europe. Alirita 26a de septembro 2015.
  24. UN World Conference on Racism in Durban. Internet Centre Anti Racism Europe. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 26a de septembro 2015.
  25. Intersessional Working Group for the Durban Review Conference. Internet Centre Anti Racism Europe. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 26a de septembro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2015-09-26.
  26. (2010) Hate crimes in the OSCE region : incidents and responses – annual report for 2009. Warsaw: OSCE-ODIHR, p. 162.
  27. TANDIS – Hate Crime info system. OSCE – Office for Democratic Institutions and Human Rights. Alirita 14a de majo 2011.
  28. 28,0 28,1 United for Intercultural Action Archives. International Institute of Social History.

Eksteraj ligiloj redakti