Unio por la Progreso de Kantabrio

(Alidirektita el UPCA)

La Unio por la Progreso de Kantabrio (hispane Unión para el Progreso de Cantabriamallongige UPCA) estis politika partio en Kantabrio (Hispanio), plej aktiva inter 1991 kaj 1999.

Unio por la Progreso de Kantabrio
Unión para el Progreso de Cantabria
partio
Lando  Hispanio
Estro Juan Hormaechea
Fondiĝo 1990
Dissolvo 2003?
Ideologio Dekstra-centro, kantabrismo
vdr
Unio por la Progreso de Kantabrio
emblemo
partio
Komenco 23-a de januaro 1991 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Santandero
Ideologio

Kantabrismo

vdr

Ĝi estis fondita de Juan Hormaechea en la fino de la jaro 1990.[1]

Pli antaŭe, Juan Hormaechea estis aktiva en la partio Popola Alianco (1987-1990) kaj iĝis prezidento de Kantabrio ĝis mocio pri deklaro de nekonfido kontraŭ li. Tamen, en la regiona baloto de 1991 li estris la ĵus-kreitan propran partion UPCA. En tiu baloto la partio ricevis 15 parlamentajn seĝojn, nur 1 malpli ol PSOE. Tiam la Popola Partio (kiu apogis mocion pri deklaro de nekonfido en 1990) faris koalicion kun UPCA kaj cedis la predizentecon de la Registaro de Kantabrio. Tial Juan Hormaechea iĝis dufoje prezidento, sed unuafoje kiel partiestro de UPCA.

En la jaro 1994, Juan Hormaechea kaj ĉiuj membroj de lia unua ofic-periodo en la Registaro de Kantabrio (inter 1987 kaj 1990, ne reprezente de UPCA, sed Popola Alianco) estis juĝitaj pro diversaj akuzoj je korupto. Juan Hormaechea estis kondamnita je 6 jaroj en prizono, sed finfine li ne eniris prizonon pro forpardono je 5 jaroj.

Tiu ĉi polemiko nocis la reputacion de la partio kaj la postaj balotaj rezultoj estis tre malbonaj. En 1995, sen Juan Hormaechea, la partio atingis 7 parlamentajn seĝojn (iĝis la trie plej forta partio, tuj super la Regionisma Partio de Kantabrio, kies rezulto iĝis de 2 al 6). Post tiu ĉi rezulto, la partio iĝis pli kaj pli malforta kaj iom post iom malaperis el lokaj registaroj ankaŭ. En la regiona baloto de 1999 UPCA akiris neniun seĝon en la Parlamento de Kantabrio kaj ne plu havis partianojn en ĝi.

Kvankam la partio ne anoncis oficialan rezolucion pri malfondiĝo, ĝi estas kvazaŭ morta. En la municipa baloto de 2003, ĝi ricevis nur 101 voĉdonojn, tio estas 0.03% el la tuta voĉdonoj, kaj de 2003 la partio ne plu partoprenas en neniu baloto.