Usona Esperantista Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Usono, landa sekcio de TEJO
(Alidirektita el USEJ)

La Usona Esperantista Junularo (USEJ, angle: USA Esperanto Youth Group) estas organizo de junaj Esperanto-parolantoj en Usono.

Usona Esperantista Junularo
USA Esperanto Youth Group
emblemo
landa sekcio de TEJO
Komenco 1992 vd
Antaŭe Junularo Esperantista de Nordameriko vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

USEJ estis fondita en 1992 kiel la junulara sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). USEJ estas ankaŭ la landa sekcio de TEJO. La laboro de USEJ estas subteni la Esperanto-movadon en Usono, servi junajn Esperanto-parolantojn per informo kaj agado, kaj organizi la instruadon de Esperanto al junuloj tutlande.

Inter la okazaĵoj de USEJ estas Junulara Esperantista Semajnfino (JES) kaj Nord-Amerika Junulara Tendumado (NAJT).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti