UTC+08:00
publikigita versio estis patrolita je 8 aŭg. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 8 aŭg. 2023.
UTC+8 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de ok horoj al la Universala Tempo Kunordigita.


UTC+2 | MSK−1: Kaliningrada Tempo | |
UTC+3 | MSK: Moskva Tempo | |
UTC+4 | MSK+1: Samara Tempo | |
UTC+5 | MSK+2: Jekaterinburga Tempo | |
UTC+6 | MSK+3: Omska Tempo | |
UTC+7 | MSK+4: Krasnojarska Tempo | |
UTC+8 | MSK+5: Irkutska Tempo | |
UTC+9 | MSK+6: Jakutska Tempo | |
UTC+10 | MSK+7: Vladivostoka Tempo | |
UTC+11 | MSK+8: Magadana Tempo | |
UTC+12 | MSK+9: Kamĉatka Tempo |

Laŭ la stato komence de la jaro 2012, en la horzona areo vivas 1 miliardo kaj 530 milionoj da homoj, pli-malpli 22.5 procentaĵoj de la monda loĝantaro. Sekve temas pri la plej loĝata horzono de la mondo. La zono estas kandidato iĝi Komuna Tempo de la interŝtata komunumo ASEAN.
Tiu horzono uzatas en ĉiuj ĉinlingvaj ŝtatoj, tiel ke ekzemple ĉiuj internaciaj ĉinlingvaj retejoj havas la saman tempon.
Kiel norma tempo (tutjare) Redakti
- Ĉinio - Ĉina Norma Tempo (Pekina Tempo), ankaŭ
- Tajvano - Tajvana Norma Tempo
- Indonezio (centraj partoj)
- Orienta kaj Suda Kalimantano
- Malgrandaj Sundaj Insuloj
- Sulaveso
- Singapuro - Singapura Norma Tempo
- Malajzio - Malajzia Norma Tempo
- Brunejo - Bruneja Norma Tempo
- Filipinoj - Filipina Norma Tempo
- Mongolio (plejparto de la lando)
- Aŭstralio (AWST - Aŭstralia Okcidenta Norma Tempo)
- Rusio
- Krasnojarska Tempo
Diferencoj inter oficiala UTC+8 kaj geografia UTC+8 Redakti
Areoj situantaj ene de la longitudoj de UTC+8, uzantaj aliajn horzonojn Redakti
La okcidentaj partoj de Koreio, inkluzive de la urboj Pjongjango kaj Seulo.
Areoj situantaj ekster la longitudoj de UTC+8, uzantaj la horzonon UTC+8 Redakti
Areoj inter 127°30′ oriente kaj 142°30′ oriente ("geografia" UTC+9) Redakti
- Partoj de orienta Ĉinio inkluzive de la orienta parto de la provinco Hejlongĝjango.
- La plej orientaj partoj de Okcidenta Aŭstralio.
Areoj inter 97°30′ oriente kaj 112°30′ oriente ("geografia" UTC+7) Redakti
- Partoj de Ĉinio, inkluzive de provinco Gŭangŝio kaj insulo Hajnano.
- La plejparto de centra Mongolio inkluzive de la ĉefurbo Ulanbataro.
- La duoninsula parto de Malajzio.
- La okcidenta parto de la insulo Borneo inkluzive de la okcidentaj parto de Saraŭako, Malajzio.
- Singapuro
Areoj inter 82°30′ oriente kaj 97°30′ oriente ("geografia" UTC+6) Redakti
- Partoj de Ĉinio, inkluzive de la plejparto de la provinco Ŝinĝango (kvankam multaj lokuloj orientiĝas laŭ la horzono UTC+6 kvankam oficialas la zono UTC+8) kaj la plejparto de Tibeto.
- Okcidenta Mongolio.