UTC-08:00

horzono
(Alidirektita el UTC−08:00)

UTC−08 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de ok horoj al la Universala Tempo Kunordigita. Ĝi uziĝas en la okcidenta parto de Norda Ameriko kaj en kompare malgranda parto de Centra Ameriko: tutjare en insulo Klarjono (la plej okcidenta de la Insuloj Revillagigedoj), kaj de oktobro ĝis aprilo en Baja California, la norda parto de la duoninsulo Suba Kalifornio de Meksiko. Krome la horzono aplikatas tutjare en la insulo Klipertono (apartenanta al Francio) kaj la Pitkarna Insularo (apartenanta al Britio) en la Pacifika Oceano.

UTC−08: bluo (en januaro), oranĝkoloro (en julio), flavo (tutjare), helbluo - maraj areoj

Teritorio (sen konsidero de somera tempo) redakti