Ubaldo de Gubbio (naskiĝis je la nomo Ubaldo Baldassini inter la jaroj 1080 kaj 1085 en la urbo Gubbio de norda Italio; mortis la 16-an de majo 1160) estis episkopo de Gubbio. Oni deklaris lin post lia morto kristana sanktulo.

Sankta
Ubaldo de Gubbio
Persona informo
Naskiĝo 1080
en Gubbio, Italio
Morto 16-a de majo 1160
en Gubbio, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo filozofo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Gubbio
Dum ĉ. 1129
Sanktulo
Kanonizo la 5-an de marto 1192 de Celesteno la 3-a
Festotago 16-a de majo
Patroneco infanoj; kontraŭ nervaj malsanoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li kreskis en nobela familio de la urbo Gubbio en la regiono Umbrio de Italio. Ambaŭ gepatroj frue mortis, kaj sekve li estis edukata en monaĥejo. En 1114 li konsekriĝis pastro kaj disdividis sian heredaĵon inter la lokaj malriĉuloj. Probable en 1129 la papo Honorio la 2-a nomumis lin episkopo de Gubbio, post kiam li antaŭe malakceptis elektiĝon kiel episkopo de Peruĝo (Perugia).

Nuntempe en Gubbio ekzistas festo honore al la sankta Ubaldo, kies centra parto estas "vaksokandela kurado" (itale Corsa dei Ceri).

La papo Celesteno la 3-a la 5-an de marto 1192 deklaris Ubaldon sanktulo. Li konsideratas patrono de infanoj kaj patrono kontraŭ nervaj malsanoj. Fingra relikvo de Ubaldo situas en la katedralo de la urbo Thann en Alzaco.