Ubangi-Ŝari (Oubangui-Chari, en la franca) estis kolonio en centra Afriko kreita de Francio en 1903 kaj apartenanta siavice al pli granda kolonio, nome la Francia Kongo. Aktuale ĝi estas konata kiel sendependa lando nome Centr-Afrika Respubliko.

Ubangi-Ŝari
1889 – 1958

kolonio • eksa administra teritoria unuo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Ubangi-Ŝari en 1910. Notu, ke la limoj estas limigitaj ĉe la sudorienta parto de la nuna CAR
Tiu 1-centima poŝtmarko de 1924 havas du diferencajn surstampojn kaj de la ĝenerala teritorio kaj de la specifa kolonio.

La kreado de Ubangi-Ŝari redakti

La 29a de decembro de 1903 Francio kreis novan administran teritorion en sia kolonio de Francia Kongo. Oni kunigis en unusola ento la Teritorion de la Supra Ubangi kun la Regiono de la rivero Ŝari. Post malmulte la Armea Teritorio de Ĉado estis unuigita al Ubangi-Ŝari kiu eknomiĝos Ubangi-Ŝari-Ĉado. En 1906 dekreto decidis, ke la ĉefurbo de la teritorio estos Fort-de-Possel (aktuala Possel) sed tiu nomigo ne multe daŭros kaj antaŭ la jarfino la ĉefurbo estos transsendita definitive al Bangi.

Ekvatora Franca Afriko redakti

Januare de 1910, la Ekvatora Franca Afriko plusekvis laŭ nomo al Francia Kongo. Tiu federa kolonio inkludis la teritoriojn de: Gabono, Mezkongo, kaj Ubangi-Ŝari-Ĉado. La teritorio de Ubangi-Ŝari-Ĉado estis finfine dividita en du en 1920: Ubangi-Ŝari, unuparte kaj Ĉado aliparte. La federacio estis estrata ekde Brazzaville, ĉefurbo de la teritorio de Kongo de la Ĝenerala Guberniestro de la Ekvatora Franca Afriko. En ĉiu teritorio la povo estis delegita en Leŭtenanto-Guberniestro.

La Konflikto de Agadir redakti

En 1911, Germanio kaj Francio luktis por konsolidigi siajn koloniajn influojn en Maroko. Germanio, kiel perforta agado sendis kanonŝipon antaŭ la maroka urbo Agadir kaj streĉigo inter ambaŭ landoj eksplodas. Post malfacila negocado inter ambaŭ potencoj oni alvenis al kunsento laŭ kiu Francio cedas ampleksan teritorion al Germanio el sia Ekvatora Franca Afriko kaj Germanio cedas etan teritorion al Francio en la regiono lima kun la lago Ĉado kaj krome haltas en ĉiu peto pri Maroko.

Kiel konsekvenco de tiuj interŝnaĝoj Ubangi-Ŝari vidis sin sen la pli okcidenta parto de sia teritorio kiu pasis aj germania dominado. Germanio unuigis la ĵus akiritajn teritoriojn el la Ekvatora Franca Afriko en administra ento nomita Neu Kamerun kiun administris politike ekde sia kolonio de Kameruno teritorio kun kiu tiu limis. Tamen, la cedo estis mallonga kaj la regiono revenis al Francio kiam eksplodis la Unua Mondmilito, en 1914.

La Dua Mondmilito redakti

Dum la Dua Mondmilito Ubangi-Ŝari, same kiel la aliaj teritorioj de la Ekvatora Franca Afriko ludis gravan rolon en la konsolidigo de reala apogo al la Libera Francio (kontraŭa al la Francio de Vichy). En aŭgusto de 1940, kaj post la teritorio de Ĉado, Ubangi-Ŝari montris sian aliĝon al la Libera Francio. La fino de la Dua Mondmilito markis mejlŝtonon en la kolonia destino de la teritorio de Ubangi-Ŝari, same kiel ĉe la resto de koloniaj francaj teritorioj.

En 1946 proklamiĝis la 4a Respubliko en Francio kiu starigas la kolonian komunumon Franca Unio. Francio, danke al apogo de la plej parto de siaj kolonioj al la sukceso de la Libera Francio kontraŭ la reĝimo de Vichy decidis doni ian administran aŭtonomion al siaj kolonioj plialtigante ilin al la kategorio de Franca Transmara Teritorio, kun leĝofara asembleo (kvankam kun limigitaj povoj) nomita Teritoria Konsilantaro. Tiel naskiĝis la Transmara Teritorio de Ubangi-Ŝari.

Sendependigo redakti

Barthélémy Boganda klopodis realigo la kreadon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latinafriko. Tiu estus granda ŝtato kiu enhavus dekomence la teritoriojn kiujn ĝistiame enhavis la Ekvatora Franca Afriko, al kiuj poste povus aliĝi aliaj ŝtatoj, kiel Kongo (eksbelga), kaj la portugallingvaj landoj. La nomo de la nova ŝtato "Centr-Afrika Respubliko" estis proponita al Boganda de Pierre Kalck. Tamen, la projekto de Boganda ne ricevis sufiĉan apogon, kaj la je 1a de decembro de 1958 proklamiĝis la staaon nome Centr-Afrika Respubliko limigita nur al Transmara Teritorio de Ubangi-Ŝari.

Registoj de Ubangi-Ŝari redakti

Nomo Komenco Fino Informo
Leŭtenantoj Guberniestroj de Ubangi-Ŝari-Ĉado
Emile Merwart 4a de aprilo de 1906 28a de februaro de 1909 Kolonia Guberniestro de 3a klaso
Lucien Fourneau 28a de februaro de 1909 5a de aŭgusto de 1910 Ĉefadministranto (portempa)
Paul Adam 5a de aŭgusto de 1910 10a de junio de 1911 Ĉefadministranto (portempa)
Frederic Estebe 10a de junio de 1911 12a de oktobro de 1916 Kolonia Guberniestro de 3a klaso
Victor Merlet 12a oktobro de 1916 17a de julio de 1917 Kolonia Guberniestro de 3a klaso (portempa)
Auguste Lamblin 17a de julio de 1917 16a de majo de 1919 Kolonia Guberniestro de 3a klaso
Leŭtenantoj Guberniestroj de Ubangi-Ŝari
Alphonse Diret 31a de aŭgusto de 1920 decembro de 1921 Ĉefadministranto (portempa)
Auguste Lamblin decembro de 1921 7a de aŭgusto de 1923 Kolonia Guberniestro de 2a klaso

Referencoj redakti

  • Kalck, Pierre. Historical Dictionary of the Central African Republic. Lanham, Maryland, USA: Scarecrow Press, 2005, 233p.