Reĝo Ubu

franclingva teatraĵo de Alfred Jarry
(Alidirektita el Ubu Roi)

Reĝo Ubuo estas teatraĵo de franca verkisto Alfred Jarry (1873-1907). La teatraĵo estas la antaŭsigno de la teatro de absurdo kaj superrealismo. Ĝi estas unu el tri elegantaj burleskoj, en kiuj Jerry prenas satiron por portreti la potencon, avidecon kaj malbonajn kutimojn - precipe pri la plaĉiĝanta burĝa emo misuzi la aŭtoritaton, kiun sukceso generas.

Reĝo Ubu
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alfred Jarry
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de aprilo 1896
Ĝenro komedio
vdr
Koverto de la unua eldono

La figuron de Reĝo Ubu elpensis Jarry en aĝo de 15, en gimnazio de Rennes.

La premiero de la dramo Ubu Roi okazis en 1896 kaj festis ĝin la surealistoj kaj dadaistoj. Oni tradukis ĝin al multaj lingvoj.

La adjektivo "ubuesque" oftas en la franca lingvo kaj en la franca politika diskurso.

La teatraĵo disvolviĝas en Pollando, tio, laŭ aŭtoro, estas nenie. Temas pri ia reverkaĵo de la Ŝekspira "Makbeto". La ĉefa figuro François Ubu (ankaŭ Père Ubu, pli poste Ubu Roi) estas oficiro de reĝo Venceslas. Lin instigas lia edzino por akiri la polan tronon per murdo. La murdo sukcesas, li iĝas populara reĝo, ĝis kiam li ekas mortigi homojn. Post ribelo kontraŭ li, li devas fuĝi kun sia edzino al Francio.

La teatraĵo ridinde kaj groteske priskribas la potencavidon kaj tiranecon de la figuroj. La vulgara kaj groteska lingvaĵo de la teatraĵo provas imiti tiun, kiun oni trovas en la romanoj de Rabelais.

Jarry faris triologion kun Katenito Ubuo kaj Kokrito Ubuo.

Grava adaptaĵo de tiu teatraĵo estas fama opero buffo "Ubu Rex" de Krzysztof Penderecki.

vidu ankaŭ Pere Ubu

Eksteraj ligiloj redakti