Ucú estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Ucú. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31100.

Ucú
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97357
Kodo laŭ INEGI 31 100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 057
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 4′ N, 89° 47′ U (mapo)21.066666666667-89.783333333333Koordinatoj: 21° 4′ N, 89° 47′ U (mapo) [+]
Alto 7 m
Areo 192,9 km² (19 290 ha)
Horzono UTC -6
Ucú (Jukatanio)
Ucú (Jukatanio)
DEC
Ucú
Ucú
Situo de Ucú
Ucú (Meksiko)
Ucú (Meksiko)
DEC
Ucú
Ucú
Situo de Ucú

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ucú Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 6 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3057 loĝantojn. El tiuj estis 1556 viroj kaj 1501 virinoj. La komunumo havas surfacon de 192,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 7 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 65 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1961 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1636 scipovis legi kaj skribi kaj 321 personoj estis analfabetoj. Do 16,37% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2909 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 918 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 31,6% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti