Uch (urdue اوچ; "Uuĉ"), ofte referencata kiel Uuĉ Ŝarīf (urdue اوچ شریف; "Nobela Uĉ"), estas historia urbo en la suda parto de la pakistana provinco Panĝabo. Uch eble estis fondita kiel Aleksandrio ĉe Induso, urbo fondita de Aleksandro la Granda dum sia invado de la Indus-valo.[1][2] Uch estis frua fortikurbo de la Delhia Sultanlando dum la islama konkero de la subkontinento. Uch estis regiona metropola centro inter la 12a kaj la 17a jarcentoj,[2] kaj iĝis rifuĝejo por islamaj religiaj fakuloj kiuj fuĝis el persekutado el aliaj landoj.[2] Kvankam Uch estas nuntempe relative malgranda urbo, ĝi estas fama pro netuŝita historiurba konstruado, kaj pro sia kolekto de temploj dediĉitaj al islamaj mistikuloj el la 12a-15a jarcentoj kiuj estis plibeligitaj per etenda kahelverkado, kaj estis konstruitaj en la distinga arkitektura stilo de suda Panĝabo.[2]

Uch
urbeto [+]

Supermara alteco94 m [+]
Koordinatoj29° 14′ 22″ N, 71° 3′ 40″ O (mapo)29.23944444444471.061111111111Koordinatoj: 29° 14′ 22″ N, 71° 3′ 40″ O (mapo)

Uch (Pakistano)
Uch (Pakistano)
DEC
Uch
Uch

Map
Uch
Vikimedia Komunejo:  Uch Sharif [+]
vdr

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Imperial gazetteer of India: provincial series. Supt. of Govt. Print. 1908. Alirita la 18an de oktobro 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 "Uch Monuments". Kontrolita 23a de januaro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-23. Alirita 2020-10-18.
  3. . Asian Historical Architecture: A Photographic Survey. Alirita 2018-01-24.

Literaturo redakti