La udmurta lingvo (udmurte удмурт кыл - udmurt kyl) estas ano de la Urala lingvaro, Finn-ugra lingvaro. Ĝia plej proksima parenco estas la komia lingvo.

Udmurta lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
perma lingvaro
Parolantoj 324 000
Skribo cirila alfabeto, Udmurt alphabets
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 udm
  Glottolog udmu1245
Angla nomo Udmurt
Franca nomo oudmourte
vdr

La udmurtoj nombras ĉirkaŭ 670 mil, sed la lingvon parolas nur 72,8 %. Ili vivas en la Rusa Federacio, en la Udmurta Respubliko kaj en la ĉirkaŭaĵo. Ili disiĝis de la plej proksimaj parencoj (komioj kaj zurjenoj) en la 12-a ĝis 15-a jarcento. Komia lingvo estas la plej proksima lingvo de la udmurta.

Gramatiko redakti

La udmurta lingvo havas 15 kazojn kaj 4 tempojn.

Skribo redakti

La lingvo uzas la cirilan alfabeton:

А/а, Б/б, В/в, Г/г, Д/д, Е/е, Ё/ё, Ж/ж, Ӝ/ӝ, З/з, Ӟ/ӟ, И/и, Ӥ/ӥ, Й/й, К/к, Л/л, М/м, Н/н, О/о, Ӧ/ӧ, П/п, Р/р, С/с, Т/т, У/у, Ф/ф, Х/х, Ц/ц, Ч/ч, Ӵ/ӵ, Ш/ш, Щ/щ, Ъ/ъ, Ы/ы, Ь/ь, Э/э, Ю/ю, Я/я

Udmurtoj aldonis literojn Ӝ/ӝ, Ӟ/ӟ, Ӥ/ӥ kaj Ӵ/ӵ. Ili estas unikaj kaj uziĝas nur en la udmurta langvo.

А а Б б В в Г г Д д Е е Ё ё Ж ж Ӝ ӝ З з
[a] [b] [v] [ɡ] [d], [] [ʲe], [je], [e] [ʲo], [jo] [ʒ] [d͡ʒ] [z], []
Ӟ ӟ И и Ӥ ӥ Й й К к Л л М м Н н О о Ӧ ӧ
[d͡ʑ] [ʲi], [i] [i] [j], [] [k] [l], [] [m] [n], [] [o] [ʌ]
П п Р р С с Т т У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч
[p] [r] [s], [] [t], [] [u] [f] [x] [t͡s] [t͡ɕ]
Ӵ ӵ Ш ш Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я
[t͡ʃ] [ʃ] [ɕ ~ ɕtʲ͡ɕ] [(j)] [ɨ~ə~ɯ] [ʲ] [e] [ʲu], [ju] [ʲa], [ja]

Statuso redakti

La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Rilatoj al Esperanto redakti

En la sama urbo aktivas interalie Bronislav Ĉupin, kiu en la urbo ekzemple publikigis gazetaran kurson pri Esperanto en la udmurta lingvo.