Udupi,UdipiOdipu laŭ kanara lingvo ಉಡುಪಿ estas urbego en la samnoma distrikto Udupi en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego estas distrikta sidejo.

Udupi
Udupi Sri Krishna Matha Temple.jpg
Administrado
Poŝtkodo 576101 [+]
Demografio
Loĝantaro 165 401  (2011) [+]
Loĝdenso 2 424 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 20′ N, 74° 45′ O (mapo)13.33222222222274.746111111111Koordinatoj: 13° 20′ N, 74° 45′ O (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 68,23 km² (6 823 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Udupi
Situo de Udupi

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Udupi [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Rajyangana the function hall Udupi.JPG

GeografioRedakti

Udupi situas en Malabara Marbordo en alteco 27 metrojn super la marnivelo. Malpe (jam kunfandita al Udupi) kun la marbordo troviĝas 5, havenurbo Mangaloro 54, Ĉikkamagaluru 111, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 309, Mumbajo 658, tutlanda ĉefurbo Delhio 1719, Kolkato 1767 kilometrojn (aere) [1].

 
Ornama voja pordego

DemografioRedakti

En 2011 populacio de Udupi estis 125 000 (kun la antaŭurboj 165 401).

HistorioRedakti

En la 13-a jarcento sanktulo fondis Kriŝnan templon, samtempe li disvastigis filozofion. Signifa pilgrimado okazis poste. La urba konsilio funkcias ekde 1995.

EkonomioRedakti

Udupi estas instrua, komerca kaj industria centroj en Karnatako. La ekonomio konsistas el agrikulturo kaj fiŝkaptado, iomete el manfaraĵoj kaj manĝindustrio.

LingvojRedakti

La ĉefa lingvo estas la tulua lingvo, ankaŭ kanara lingvo kaj konkana lingvo estas vaste konata, dum la urdua lingvo estas ofta inter la islamanoj.

ReligiojRedakti

85.72% de la populacio estas hinduoj, 8.22% islamanoj, 5.59% kristanoj.

KlimatoRedakti

En Udupi jare pluvas averaĝe po 4097 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas pro la musono, inter januaro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-32 °C.

 
Konstruaĵo

TrafikoRedakti

Udupi havas laŭmarbordan trairan ĉefvojon, same fervojan linion, krome estas vojo al interno de la subŝtato. La plej proksima flughaveno funkcias en Mangaloro. Malpe estas nur simpla fiŝkapta haveno.

VizitindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans