Rabanales

(Alidirektita el Ufones)

Rabanales [rabaNAles] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Rabanales estas etimologie tradukebla al Rafanejoj.

Rabanales
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49519
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 494  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 6° 17′ U (mapo)41.741666666667-6.2758333333333Koordinatoj: 41° 45′ N, 6° 17′ U (mapo) [+]
Alto 835 m [+]
Areo 80,04 km² (8 004 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rabanales (Provinco Zamoro)
Rabanales (Provinco Zamoro)
DEC
Rabanales
Rabanales
Situo de Rabanales
Rabanales (Hispanio)
Rabanales (Hispanio)
DEC
Rabanales
Rabanales
Situo de Rabanales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rabanales [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Fradellos, Grisuela, Matellanes, Mellanes, Rabanales kaj Ufones, okupas totalan areon de 80,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 499 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun San Vicente de la Cabeza, oriente kun Gallegos del Río, sudoriente kun Samir de los Caños, sude kun Fonfría, sudokcidente kun Alcañices kaj okcidente kun San Vitero.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtejoj) kaj brutobredado (kaproj, bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, fungokolektado, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti