Ujgura lingvo

tjurka lingvo parolita de ujguroj
(Alidirektita el Ujgura)

La ujgura lingvo (ئۇيغۇر تىلى, Uyghur tili, ئۇيغۇرچە Uyghurche) apartenas al la tjurka lingvaro ene de la altaja lingvaro. Ĝi estas parolata de la ujguroj en Ĉinio (7 milionoj da parolantoj) kie ĝi estas agnoskata kiel oficiala kune kun la ĉina lingvo kaj en Kazaĥio ĉirkaŭ 300 mil personoj parolas ĝin. Krom tio, ĝi ankaŭ havas malgrandajn komunumojn en Mongolio kaj en aliaj landoj de Centrazio kaj en Usono kaj aliaj landoj kie ili ekziliĝas. La ujguroj estas unu el la ĉefaj etnaj malplimultoj oficiale agnoskataj de la Popola Ĉina Respubliko.

Ekde la 10-a jarcento, kiam la ujguroj islamaniĝis, la ujgura estas skribata per varianto de la araba alfabeto uzata en la persa kun kelkaj diakritaj signoj aldonitaj por reprezenti la proprajn ujgurajn vokalojn. En la 1970-aj jaroj, la registaro de Ĉinio volis reformi la skribon per adoptado de la latina alfabeto. Tamen, en la jaro 1987 oni revenis al la tradicia araba alfabeto kaj estis forlasita oficiale la latina skribo, kvankam ĝi estas hodiaŭ uzata por la komunikado per interretoSMS.

Trajtoj redakti

La ujgura estas membro de la tjurka lingvofamilio, kaj tial plene komprenebla kun iuj aliaj tjurklingvaj lingvoj kiel la uzbeka sed malpli komprenebla kun aliaj kiel la moderna turka, kvankam ili kunhavas similajn gramatikajn, sintaksajn, kaj aliajn trajtojn. Grandaj partoj de la leksikono venas de la araba kaj la persa[1]. Kiel ĉiuj tjurkaj lingvoj, la ujgura estas aglutina lingvo kaj tial ankaŭ 'ekonimia lingvo', ekzemple tio Kko povus esti okvorta frazo en la angla, povus duvorta frazo en la ujgura, enhavanta kvin aŭ pli da sufiksoj[1]. Ujguroj en Ŝinĝango longe vivis en almenaŭ parte dulingva medio, Ujgurparolantoj kodŝanĝas kaj miksas lingvojn (ujgura kaj mandarenaj pruntvortoj) en maniero karakteriza por homoj vivantaj en dulingvaj medioj ĉie, eĉ en lokoj kiel Kaŝgar kaj Hotan kiuj estas konsiderataj la plej kulture aŭtentaj, la plej ujguraj[1].

Ujgura alfabeto redakti

Skribadaj vojoj
Eksaj Arabaj Eksaj Latinaj Eksaj Cirilaj Nunaj Latinaj Pronunco laŭ esperanto Internacia Fonetika Alfabeto
1965-1982 2001-
ا А а А а A a a ɑ
B в Б б B b b b
چ Q q Ч ч Ch ch ĉ ʧ
D d Д д D d d d
ه Ə ə Ə ə E e (ne) æ
ې E e Е е É é e e
F f Ф ф F f f f
گ G g Г г G g g g
Ƣ ƣ Ғ ғ Ğ ğ voĉa ĥ ɣ
ھ H h Һ һ H h h h
ی I i И и I i i ɪ
J j Ж ж J j ĝ ʤ
K k К к K k k k
L l Л л L l l l
M m М м M m m m
N n Н н N n n n
ڭ ng Ң ң ng ng ŋ
O o О о O o o o
ۆ Ɵ ɵ Ө ө Ö ö (ne) ø
پ P p П п P p p p
Ⱪ ⱪ Қ қ Q q (ne) q
R r Р р R r r r
س S s С с S s s s
X x Ш ш Sh sh ŝ ʃ
T t Т т T t t t
ۇ U u У у U u u u
ۈ Ü ü Ү ү Ü ü (ne) y
ۋ V v В в V v v v, w
H h Х х X x ĥ x
ي Y y Й й Y y j j
ز Z z З з Z z z z
Ⱬ ⱬ Җ җ Zh zh ĵ ʒ

Edukado redakti

Dum la lastaj du jardekoj (2000-2022), aŭtoritatoj eksperimentis kun malpliigado de la spaco por instruado en la ujgura sur ĉiuj niveloj de edukado, de bazlerneja ĝis la nivelo de supera edukado[1].

Amaskomunikilaro redakti

Tahir Hamut, ujgura filmprodukisto kaj poeto nun vivante ekzile en Usono, diris en intervjuo de novembro 2017, ke li timas, ke la ujgurlingva televida programado (en la ujgurlingvaj kanaloj de la ŝinĝanga televido) tute malaperos post kelkaj jaroj[1]. Komence de 2020, la ĉina novjara festo en la Ujgura aŭtonoma regiono de Ŝinĝango prezentis plurajn ujgurajn artistojn, sed eĉ ne unu kanton en la ujgura lingvo[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 (angla) Elilse Anderson, The Politics of Pop: The Rise and Repression of Uyghur Music in China, Los Angeles Review of Books, la 31-an de majo 2020.

Vidu ankaŭ redakti

La Voĉo de la Silka Vojo (kantkonkurso)