Ujguroj

tjurka gento en centra kaj orienta Azio

La ujguroj (simpligite: 维吾尔族; tradicie: 維吾爾族; pinjine: Wéiwú'ěr zú; ujgure: ئۇيغۇر; turke: Uyghur) estas etna grupo kiu loĝas en la nordokcidentaj regionoj de Ĉinio, ĉefe en la Aŭtonoma Ujgura Regiono Ŝinĝango. Ankaŭ troviĝas membroj de tiu ĉi popolo en Uzbekio, Kazaĥio kaj Kirgizio. Alia grupo loĝas en la regiono Hunan. La ujguroj estas unu el la 56 etnoj oficiale agnoskataj de la ĉina registaro.

Ujguroj
etno
Tjurkaj popoloj
Tjurkaj popoloj
Suma populacio
12314800
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
ujgura lingvoĉina lingvo
Religio
sunaismo
vdr
Ujgura knabino el la urbo Hotan
Ujgura familio en merkato

Lingvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ujgura lingvo.

La ujguro estas popolo kun sia propra lingvo, kiu apartenas al la tjurka lingvaro de altaikaj lingvoj. Ĝi estas skribata laŭ la perse modifita de la araba alfabeto kun kelkaj signoj aldonataj por reprezenti la proprajn vokalojn de la lingvo. La nuna ujgura lingvo havas du dialektojn: la norda kaj la suda. Tamen, tio temas pli pri geografia divido ol lingvistika, ĉar ekzistas malmulte da diferenco inter ambaŭ dialektoj.

Historio redakti

La ujguroj ekzistis kiel triba federacio, regata de Huan Huan inter 460 kaj 545, konataj kiel la huihe (回紇 huíhé) aŭ huihi en la ĉinaj dokumentoj, instalis ĥanlandon en la 8-a jarcento. La termino huihu estas la origino de la vorto huihu uzata de la muslimoj por nomi la etnon hui.

Ilia ĥanlando etendiĝis ekde la Kaspia Maro ĝis Manĉurio kaj ekzistis ekde la jaro 745 ĝis 840 kiam ili estis venkitaj de la kirgizoj. Kiel konsekvenco de tiu malvenko, kelkaj ujguraj grupoj enmigris al novaj teritorioj, inkluzive de la nunaj teritorioj Ŝinĝango (pinjine Xīnjiāng) kaj Gansuo en la Ĉina Popola Respubliko.

Malgranda grupo de ujguroj elmigiris ĝis la nuna provinco Gansuo ĉ. la 9-a jarcento. Tie ili konvertiĝis en tibetaj budhanoj. Iliaj posteuloj ankoraŭ loĝas en la regionoj kaj estas konataj kiel juguroj.

Dum la Minga dinastio, la ujguroj amikiĝis kun la resto de la etnaro loĝanta en Ĉinio. Estis la dinastio Qing kiu akcelis la tutan kontrolon sur la regiono Ŝinĝango meze de la 18-a jarcento.

Kulturo redakti

 
Ujguraj infaninoj ĉe la merkato de Ĥotan

La viroj de la ujgura popolo vestiĝas per senbutonaj jakoj. La virinoj uzas buntajn teksaĵojn por la realigado de iliaj vestaĵoj. La virinoj ankaŭ ornamas sin per kolĉenoj kaj brakĉenoj. La junulinoj kutimas kombi sin per etaj harplektaĵoj. La edziĝintaj virinoj sin kombas per du harplektaĵoj, ornamataj mantilkombiloj.

La ujguroj famiĝas pro regado de la dancado kaj kantado. Iliaj dancadoj karakteriziĝas pro vivantaj ritmoj. Un el la plej tipaj pozicioj de tiu dancado estas la metado de la manoj sur la kapo.

Religio redakti

Ekde la 9-a jarcento, la ujguro ekislamiĝis. Antaŭ la islamiĝo, multaj ujguroj estis budhanojkristanaj (nestorianoj).

La religio influis la jurajn, ekonomiajn kaj edukajn sistemojn de la ujguraj familioj. La regiono Ŝinĝango havas pli ol 15 000 moskeojn kaj aliajn adorejojn, unu po ĉiu muslima vilaĝo.

Diskriminacio redakti

Kontraŭ Ujguroj en Ĉinio ekzistas diskriminacio etna kaj religia. La registaro strikte kontrolas Islamon en Ŝinĝango kaj malpreferas religiulojn en profesia laboro.[1] Ceremoniajn renkontiĝojn ujgurajn cenzuras la ŝtato.[2] Multaj Ujguroj estas viktimoj de servuto kaj internigejoj. Je 2020, ebla traktato kun Ĉinio estis temo de disputo en Turkio pro tia persekuto.[3] La usona registaro asertas, ke tiuj agoj estas genocido; la ĉina malakordas, akuzante sian ujguran malliberularon pri ekstremismo.[4] Antropologo Adrian Zens diskonigis al pli ol 10 internaciaj novaĵservoj milojn da fotoj de ujguroj detenitaj en Ĉinio[5].

Plia legaĵo redakti

Rémi Castets: Ujguroj alfrontas la defion "vivi kune" laŭ ĉinaj reguloj 'Le Monde Diplomatique', marto 2019 (esperante).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti