Verda Antologio
(Alidirektita el Ukraina Antologio)
Verda antologio: poezio - ukraine Зелена антологія: поезії, latinliterigite Zelena antolohija: poeziji - estas libroforma kolekto de tradukoj de originalaj esperantaj verkoj tradukitaj en la ukrainan lingvon. Ĝi estis eldonita en 2013, kompilita kaj redaktita fare de Viktor Pajuk.[1] La eldonejo Твердиня, Tverdinja, situas en Lucko.
Verda Antologio: 1. Poezio | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 2013 | |
Urbo | Lucko | |
Eldoninto | Твердиня, Tverdinja | |
Paĝoj | 60 | |
ISBN | 9786175171486 | |
Ĝi enhavas 35 poemojn de 33 espertantaj poetoj, inter kiuj Ludoviko Zamenhof, Julio Baghy, Gaston Waringhien, Marjorie Boulton, Antoni Grabowski, Hilda Dresen, Kolomano Kalocsay, Kris Long, William Auld, Baldur Ragnarsson kaj aliaj.
Partoprenis 14 Esperanto-ukrainaj tradukistoj.