Ukraina avangardo estas esprimo vaste uzita por rilati al la plej novigaj metamorfozoj en ukraina arto de la fino de la 1890-aj jaroj ĝis la mezo de la 1930-aj jaroj kune kun rilataj artistoj. Vastasence, ĝi estas ukraina arto sinkronigita kun la internacia avangardo en skulptaĵo, pentraĵo, literaturo, kino, teatro, scendezajno, grafiko, muziko, arĥitekturo. Kelkaj ukrainaj avangardartistoj kiuj estas sufiĉe konataj inkludas Kazimir Maleviĉ, Alexander Archipenko, Vladimir Tatlin, Sonia Delaunay, Vasil Ermilov, Aleksandr Bogomazov, Aleksandra Ekster, David Burljuk, Vadim Meller, Anatolij Petrickij, ĉiuj el ili estis proksime ligitaj al ukrainaj urboj Kievo, Ĥarkivo, Lvivo, Odeso laŭ naskiĝo, edukado, lingvo, naciaj tradicioj aŭ identeco.[1][2]

Tramo, Aleksandr Bogomazov, 1914

Unu el la plej fruaj uzoj de la esprimo "Ukraina avangardo" koncerne pentrarton kaj skulptarton dum sovetia cenzuro estis en la arta diskuto ĉe la ekspozicio Tatlin's dream, kuratorita fare de pariza arthistoriisto Andréi Nakov, en Londono, 1973, kiu ekspoziciis verkojn de ukrainaj artistoj Vasil Ermilov kaj Aleksandr Bogomazov.[3] La unuaj internaciaj avangardaj ekspozicioj en Ukrainio, kiuj inkludis francajn, italajn, ukrainajn kaj rusajn artistojn, okazis en Odeso kaj Kievo ĉe Izdebsky Salon; poste la pecoj estis montritaj en Sankt-Peterburgo kaj Rigo.[4][5] La kovrilo de "Izdebsky Salon 2" (1910-1911) enhavis abstraktan verkon de Vasilij Kandinskij.

La unua formala arta grupo nomis sin "Avangardo" (Avant-garde), kiu estis fondita en Ĥarkivo en 1925.[5]

Referencoj redakti

  1. Myroslav Shkandrij. The Phenomenon of the Ukrainian Avant-Garde 1910-1935. Winnipeg Art Gallery: (ISBN 088915208X), 2001.
  2. Library Of Ukrainian Art http://en.uartlib.org/ukrainian-avant-garde/
  3. Andréi Nakov, Historien d'Art https://andrei-nakov.org/en/alexandre-bogomazov/
  4. Linda S. Boersma. 0,10: The Last Futurist Exhibition of Painting. 1994. p 16. Rotterdam: 010 Publishers. (ISBN 9064501351)
  5. 5,0 5,1 Bert Cardullo. Theories of the Avant-garde Theatre: A Casebook from Kleist to Camus. 2012. p. 23. Scarecrow Press. (ISBN 0810887045)

Eksteraj ligiloj redakti